03/01/2022
Post la fajro, jen la neĝo. Tiujn lastajn 24 horojn, en la urbo Superior, en Koloradio, Usono, gravaj neĝpluvoj finfine estingis la gigantan incendion, kiu bruligis tutajn kvartalojn de la urbeto.
Preskaŭ 1 000 loĝejoj ekbrulis en kelkaj horoj post la falo de elektraj linioj sur vegetaĵoj sekigitaj de aridaj somero kaj aŭtuno.
La loĝantaro de senelektraj kvartaloj elturniĝis por akiri helpajn hejtilojn kaj petas helpon por rezisti al tiu subita ŝanĝiĝo de meteologio, unu el la plej drastaj iam spertitaj en la regiono.
Pluraj usonaj spertuloj akuzas la klimatan ŝanĝiĝon.
https://en.wikipedia.org/wiki/Superior,_Colorado
31/12/2021
Usono : centoj da domoj estis detruitaj de incendioj en Koloradio