31/12/2021
La fajroj detruas Koloradion kaj preskaŭ 600 domoj estis ruinigitaj de la flamoj. Dekoj da miloj da personoj estis devigataj foriri. La incendioj ne ankoraŭ estas venkitaj, vigligitaj de perfortaj ventoj kaj rekorda sekeco.
Temas origine pri vepro-fajroj kaŭzitaj ĵaŭdon 30an de decembro de la falo de elektraj pilonoj pro perfortaj ventoj. Tiuj fajroj estas nun tute ekster kontrolo, puŝataj de rekordaj buraskoj po pli ol 180 kilometrojn hore kaj senprecedenca sekeco.
La situacio turnis al katastrofo dum la vespero, kiam la flamoj enŝoviĝis en du mezgrandajn urbojn de Kolorado, Superior kaj Louisville, kie loĝas respektive 13 000 kaj 20 000 personoj. Tiuj urboj situantaj apud Boulder, unu el la ĉefaj universitataj urboj de la Ŝtato, ricevis ordonon de ĝenerala evakuado.
Gravaj materialaj difektaĵoj
La materialaj difektaĵoj estas vastegaj kun preskaŭ 600 domoj, hoteloj kaj eĉ vendejaroj tute detruitaj. La fajro plu progresas je rapido de futbaltereno bruligita en kelkaj sekundoj, laŭ la diroj de la ŝerifo de la kantono Boulder.
« Mi ŝatus emfazi la amplekson kaj la intensecon de tiu incendio, kaj ties ĉeeston en areo tiel dense loĝigita. Ne surprizus nin, ke okazu vunditoj aŭ mortintoj », avertis Joe Pelle, la ŝerifo de la kantono de Boulder.
Pluraj dekoj da miloj da loĝantoj jam fuĝis, urĝigita de la rapido de la fajro. Multaj havis nur kelkajn minutojn por foriri, kaj plie perfortaj ventoj malhelpis la kontraŭfajrajn aviadilojn deteriĝi.
Sekecaj epizodoj estas pligravigitaj de la klimata varmiĝo
Kolorado, Ŝtato jam arida, suferas esceptan sekecon de antaŭ pluraj jaroj, same kiel granda parto de la usona Okcidento.
Pro la klimata varmiĝo, la intenseco kaj la ofteco de sekecaj kaj varmigaj epizodoj riskas altiĝi, kreante taŭgajn kondiĉojn por arbaraj aŭ vepraj fajroj.
Tiujn lastajn jarojn, usona Okcidento spertis senprecedencajn incendiojn, interalie en Kalifornio aŭ Oregono.
31/08/2021
Caldor-fajro en Kalifornio : apokalipsaj bildoj de la incendio, kiu detruas la Lagon Tahoe. 22 000 loĝantoj estas postulataj evakui la lokon
12/09/2020
Incendioj en Usono: la guberniestro de Vaŝingtono akuzas la klimatan varmiĝon
21/08/2020
«Se vi neas la klimatan ŝanĝiĝon, venu en Kalifornion»: kvar mortintoj, miloj da personoj truditaj foriri, pli ol 10 000 fajrobrigadistoj mobilizitaj kontraŭ la incendioj