Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 janvier 2022 7 02 /01 /janvier /2022 21:47
Ashraf Shazly, AFP

02/01/2021

La aŭtoritatoj interrompis aliparte la aliron al portebla interreto antaŭ la manifestacio, kiu okazis reage al la puĉo de la generalo Abdel Fattah al-Burhane la 25an de oktobro.

Miloj da Sudananoj konverĝis dimanĉon 2an de januaro al la prezidenta palaco en Ĥartumo, defiante larmigajn grenadojn, interrompon de la telekomunikiloj kaj amasan deplojadon de armitaj soldatoj.

Kiel en ĉiu manifestacio, kiuj fariĝis kutimaj de post la puĉo de la generalo Abdel Fattah al-Burhane la 25an de oktobro, la aŭtoritatoj provis plian fojon sed vane antaŭmalhelpi la mobilizadon, starigante fizikajn kaj virtualajn barilojn.

Ĥartumo estas de pluraj tagoj izolita de siaj ĉirkaŭaĵoj per konteneroj metitaj tra pontoj sur Nilo. De ĉi-matene, Interreto kaj portebla Interreto ne plu funkcias. En la ĉefaj vojoj, membroj de la sekurecaj fortoj, starantaj sur kirasveturiloj armitaj per pezaj mitraloj, superrigardas la preterpasantojn.

 

54 personoj estis mortigitaj kaj centoj vunditaj

Meze de la tago, miloj da sudananoj tamen respondis al la alvoko de aktivuloj manifestacii « memore al la martiroj ».

Kvankam 54 personoj estis mortigitaj kaj centoj da aliaj vunditaj de post la puĉo, ĵaŭdon la lando spertis novan kulminon de perforto. Ses manifestaciantoj estis mortigitaj en Ĥartumo, laŭ sindikato de kuracistoj por-demokratiaj.

Ĉi-tage perfortoj okazis sen atestantoj, ĉar krom izoliteco de la lando el la mondo kaj de Ĥartumo el ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, oficiroj uniformvestitaj arestis kaj draŝis ĵurnalistojn de du saudaj televidkanaloj.      

19/12/2021

Sudano :  tri jarojn post la defalo de Omar Ahmad al-Baŝir, la subtenantoj de la revolucio surstratiĝas denove

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/sudano-tri-jarojn-post-la-defalo-de-omar-ahmad-al-basir-la-subtenantoj-de-la-revolucio-surstratigas-denove.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }