Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 janvier 2022 3 19 /01 /janvier /2022 17:35

19/01/2022

La sindikato UITA postulas tujan liberigon kaj senkondiĉan forlason de ĉiuj akuzoj kontraŭ 8 sindikataj gvidantoj de la Labor Rights Supported Union of Khmer Employees of NagaWorld (LRSU). La 18an de decembro 2021, la laboristoj de la hotelo-kazino NagaWorld ekstrikis por protesti kontraŭ la rifuzo de la direkcio komenci sincerajn intertraktadojn pri la amasa kaj deviga maldungado de pli ol 1 300 laboristoj, kiu lasis multajn el ili sen vivrimedoj.

La 31an de decembro, la polico komencis aresti laboristojn kaj gvidantojn de la LRSU. La 4an de januaro 2022, la prezidanto de la LRSU, Sithar Chhim estis perforte arestita sur la strikposteno fare de policistoj civilvestitaj. Aliaj sindikataj gvidantoj estis arestitaj.

Ok personoj nun enkarcerigitaj kaj akuzataj pri instigaj deliktoj nome de la punkodo, riskas punon ĝis 5 jaroj da malliberejo. La striktigoj ligitaj al la Kovim-19 estas utiligitaj kiel preteksto por rifuzi al ili laŭleĝajn defendantojn. La Ĝenerala direktoro de la IOL, Guy Ryder, esprimis sian profundan maltrankvilon koncerne tiujn arestojn, kaj petis tujan liberigon de ĉiuj arestitaj personoj.                    

Retmesaĝo :

S. E. Samdech Hun Sen, Ĉefministro de la Kamboĝa Reĝlando

Ekscelenco,

Ni petas de vi respondon al la peto de la Ĝenerala direktoro de la Internacia Organizaĵo de Laboro, kaj ke vi uzu viajn potencojn por ebligi tujan liberigon de la 8 sindikataj gvidantoj de la Labor Rights Supported Union of Khmer Employees of NagaWorld (LRSU) arestitaj la 4an de januaro 2022.

Ĉiuj krimaj akuzoj kontraŭ la 8 sindikatanoj estu senkondiĉe forlasitaj.

Kiel vi scias, Kamboĝo ratifis la konvenciojn 87 (Konvencio pri la sindikata libereco kaj protektado de la kolektivaj intertraktadoj) kaj 98 (Konvencio pri la rajto al organizado kaj kolektiva intertraktado) de la IOL. La preventa enkarcerigo de sindikataj gvidantoj pro aktivecoj ligitaj al uzado de iliaj rajtoj estas kontraŭa al la principoj de asociiĝa libereco.         

Partnerece kun la Internacia sindikato pri nutrado, agrikulturo, hotelaro, restoracio, turismo, tabako kaj koneksaj branĉoj (UITA).    

https://www.youtube.com/watch?v=z0k1Y8U7ed4          

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }