Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 janvier 2022 3 19 /01 /janvier /2022 22:52

20/01/2022

En Jerusalemo, merkredon 19an de januaro je tagiĝo, la israela polico kreis surprizon.Ĝi efektivigis en la tiklega kvartalo Cheikh Jarrah elpeladon de palestina familio. La domo de la familio Salhiya estis tuj poste detruita. Komence de la semajno, israelaj policistoj jam provis detrui la loĝejon. Sed fronte al la mobilizado de kontraŭ-okupaciaj aktivuloj kaj internaciaj diplomatoj, ili rezignis.

Finfine, la prokrasto ne daŭris.

La israelaj policistoj faris enrompon dumnokte. La kvartalo de Cheikh Jarrah, situanta en Orienta Jerusalemo, kaj kiu estas palestina parto de la urbo aneksita de la hebrea Ŝtato, estis rapide ĉirkaŭfermita. Laŭ la israela polico, dum tiu nokta operaco, 18 personoj estis arestitaj. Inter ili, figuras la membroj de la familio Salhiya.

 

Mandato pri elpelado datiĝanta de 2017

Lundon, dum la unua provo de elpelado, Mahmoud Salhiya kaj liaj infanoj rifuĝis sur la tegmento de sia domo. Armita per gasbotelego kaj benzinkanistro, ili minacis eksplodigi ĉion, se ili estas truditaj forlasi la lokojn. La familion Salhiya minacis mandato pri elpelado de 2017. La tereno, sur kio troviĝas ilia domo, nun ruinigita, estis atribuita al konstruado de lernejo.

 

Temas pri simpla preteksto

En Cheikh Jarrah, aktivuloj pri Homaj rajtoj, palestinanoj kaj israelanoj eksplikas, ke tiu establaĵo povus esti konstruita aliloke en la urbo. Laŭ ili, temas  pri simpla preteksto al trudita delokigo de la palestinaj loĝantoj. Ili kvalifikas tiu agon « militkrimo ».

Pasintan majon, ĝuste tiuj provoj de elpeladoj de Palestinanoj en tiu kvartalo, kontribuis al komenciĝo de la konflikto en Gazao.      

09/06/2021

En Silwan, kvartalo de Orienta Jerusalemo, la Palestinanoj denuncas etnan purigadon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/en-silwan-kvartalo-de-orienta-jerusalemo-la-palestinanoj-denuncas-etnan-purigadon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }