/image%2F0553642%2F20220118%2Fob_3c6294_indendio-patagnia.jpg)
18/01/2022
Preskaŭ tridek fajrobrigadistoj kaj helpopersonaro, apogitaj de kvin aviadiloj kaj kvar helikopteroj, plu luktis kontraŭ la plej persistema el tiuj fajroj apud la Lago San-Marteno, en la Nacia parko, ne malproksime de la turisma urbo Bariloĉe (1 500 kilometrojn sud-okcidente de Bonaero) laŭ la Nacia servo pri administracio de la fajro (NSAF).
« Ĝi estas unu el la plej gravaj fajroj, kiujn ni spertis en la regiono », menciis Lorena Ojeda, direktorino de la operacoj de la NSAF, ĉe la loko de tiu fajro okazanta de la 6a de decembro post frapfulmoj.
La vento kaj la varmaj temperaturoj, de 35 ĝis 40 gradoj kun kulminoj, « kontribuas al la daŭra disvastiĝo de la fajro », kun meteologiaj prognozoj pri « pluvoj, kiuj ŝajne ne sufiĉos », laŭ S-ino Ojeda.
Preskaŭ 6 000 hektaroj detruitaj
Ĉirkaŭ 5 900 hektaroj da « indiĝenaj andaj arbaroj », kun miksaĵo de cipresoj, Bambuoj, sudaj fagoj, mayten (arbo de la familio de evonimoj), notro (de la familio de la proteacoj) suferis pro la flamoj. Sed nek vundinto, nek evakuado okazis en tiu akcidentita areo, malmulte loĝata.
« La fajro estas 50 kilometrojn for de Bariloĉe, sed risko de evakuado ne estas antaŭvidita ĝis nun », menciis la fajrobrigadistoj.
La incendioj en la arbaraj sudaj kaj centraj areoj de Argentino, sufiĉe vastaj, estas endemiaj epizodoj de la sudaj someroj.
Sed kutime, ili estas malpli nombraj en la marbordaj areoj, kie pluraj tamen estis menciitaj ĉi-somere.
Du sinsekvaj jaroj da sekeco en Argentino
La antaŭnelonga « klimata panoramo estas tre malfavora, kun du sinsekvaj jaroj da sekeco (...), kaj persistema ondo da varmo » eksplikis la biologiisto kaj vic-ministro pri Medio Sergio Federovisky ĉe la publika radio "Radio Telam".
La lunda bulteno de la NSAF, konstatis ĉirkaŭ tridek fajrojn el diversaj ampleksoj en naŭ diversaj provincoj, inter kiuj duono plu estas « aktiva ».
Tamen, de antaŭ kvin jaroj 2021 estis unu el la malplej tuŝitaj jaroj koncerne hektarojn da arbaroj detruitaj de la fajro, laŭ antaŭnelongaj statistikoj de la NSAF : 300 000 hektaroj registritaj, kontraŭ 1,1 miliono da hektaroj en 2020.
/image%2F0553642%2F20220118%2Fob_968c05_san-carlos-de-bariloche-argentina.jpg)
https://fr.euronews.com/2022/01/15/argentine-feux-de-foret-ininterrompus-depuis-un-mois
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=XjtPkxvGxa4
Angla : https://www.youtube.com/watch?v=Uf7a7GZv8Qk
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=4Kk5n8-uKzk
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=ffRD8_3WdGw
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=UiSKop3ezjM