Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 avril 2016 4 07 /04 /avril /2016 19:43

08/04/2016

Israelo komencis starigi sian apartigan muron kun okupata Cisjordanio, en sektoro kie la projekto okazigis fortan rezistadon de la surloka kristana palestina komunumo, konstatis ĵaŭdon, fotisto de AFP .

Post monatoj da preparaj laboroj, gruoj deponis ĵaŭdon betonblokojn 8 metrojn altaj en la sektoro pliparte kristana de Bejt Jala kaj de Kremisa Valo, proksime de la urbo Bet-Leĥem.

Nicola Khamis, urbestro de Bejt Jala, kondamnis tion, kion ŝi konsideras kiel akaparo de teroj fare de Israelo. « Tiuj teroj apartenas al niaj familioj al niaj infanoj », ŝi diris telefone al AFP apud la konstruaĵo.

Kontestata de la palestinanoj laŭ ĝia tuta longeco, la konstruado de la muro okazigis apartan rezistadon ĉirkaŭ Bejt Jala. La kristana komunumo sukcesis mobilizi la papon en ĝia favoro. Ĝi multfoje manifestaciis kaj portis la aferon antaŭ la israelan justicon.

La afero okazigis des pli da atento, ke la muro devis pasi inter monaĥejo kaj monaĥinejo el la ordeno de Salesianoj.

La Palestinanoj akiris provizoran venkon en aprilo 2015, kiam la isreala Ĉefkortumo blokis la konstruadon de la muro kaj petis de la Ŝtato, ke ĝi alprenu aliajn liniojn. Sed tri monatojn poste, ĝi permesis la konstruadon, kun nur kelkaj restriktoj.

« Sen tiu tero, ĉiuj kristanoj forlasos la landon », diris la urbestro de Bejt Jala. Bejt Jala deziris plivastiĝi, sed de nun tio ne plu eblos, ŝi diris. Ŝi esprimis la esperon, ke la mobilizado daŭros, sed agnoskis, ke la leĝaj klopodoj estas forkonsumitaj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }