Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mars 2017 1 13 /03 /mars /2017 09:44

13/03/2017

Ili deziras disrompi la muron inter siaj komunumoj kaj anstataŭigi ĝin per ponto…

Pluraj dekoj da Palestinaninoj kaj Israelaninoj grupigitaj en NRO, The Parents Circle Families Forum, manifestaciis vendredon en Jerusalemo kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ĉiuj havas kiel komunan suferon, ke membro de ilia familio mortis en tiu konflikto. Ili poste disrompis muron simbole.

«Granda malamego kaj incitiĝemo ekzistas inter Israelanoj kaj Araboj, inter islamanoj kaj judoj, eksplikis Iklas al-Ŝatija, kies patro estis mortigita en 2004 de israela koloniano. Historio deziras tion. Sed ni povas ŝanĝi ĝin. Ni dividas la saman doloron. Mi esperas, ke neniu Israelanino suferos la perdon de sia patro, kiel mi.» 

«Niaj larmoj havas nur unu koloron», estis legeble sur la flagrubandoj.

La membroj de tiu NRO aktivas por efektivigo de repaciga procezo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }