Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2021 4 09 /12 /décembre /2021 19:32
Foto : memo.ru

09/12/2021

Bildo : La ŝildo de la NeRegistara Organizaĵo en Moskvo. 

La plej maljuna rusia NRO "Memorial" estas minacita je malfondo. La rusia registaro akuzas ĝin, ke ĝi estas « fremda agento », kaj ke ĝi malobservas la leĝon, kiu devigas ĝin prezentiĝi tia. La proceso rekomenciĝos la 14an de decembro, kaj la mobilizado kreskas por savi tiun organizaĵon, kiu defendas la homajn rajtojn.

La malapero de "Memorial" estus perdo, ne nur por Rusio sed ankaŭ pli vaste por Eŭropo, eĉ por la tuta mondo.

 

Aparta nacia kunteksto

La represio kontraŭ la NRO celas ne nur la defendantojn de Homaj rajtoj sed ankaŭ la rajton al informado kaj sciadon pri la estinteco. Ĝi partoprenas al nacia reverkado de la historio. "Memorial" estis kvalifikita fremda agento fare de la registaro de Vladimir Putin jam de jaroj, kaj laŭ la historiisto Nicolas Werth, prezidento de "Memorial-Francio", la akcelo de la represio okazas en specifa kunteksto internacia.

« Bedaŭrinde, blokoj denove interkonfliktas kaj okulfrapa nacia revigliĝo ekzistas. Legante la rusiajn gazetojn, ksenofobia histerio stariĝas kontraŭ Usono, kontraŭ Eŭropo, kaj ni spertas veran revenon al la malvarma milito », li detaligas. 

 

Tridek jarojn da esploradoj

La plej maljuna rusia NRO enkalkulas tridek jarojn da propraj esploradoj, kaj malgraŭ la minaco de malfundo, ĝia laboro fariĝis senmorta, opiniaj Nicolas Werth« Ĝia laboro estas farita, ciferecigita kaj enretigita, do nuligi ĉiun ĉi laboron estas neeble ».

Krom "Memorial-internacia" kaj la "Centro pri Homaj rajtoj", Rusio enkalkulas sesdek surlokajn agentejojn de la NRO, jure memstaraj, kiuj daŭrigos siajn aktivecojn. Ili atendas siaflanke submetiĝon al juĝaj proceduroj.    

03/04/2021

Rusaj NeRegistaraj Organizaĵoj kondamnas la rolon de Moskvo en la militkrimoj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/rusaj-neregistaraj-organizajoj-kondamnas-la-rolon-de-moskvo-en-la-militkrimoj-en-sirio.html

26/03/2019

Ĉeĉenio: Oyub Titiev estis kondamnita, post maljusta kaj absurda jura proceduro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/cecenio-oyub-titiev-estis-kondamnita-post-maljusta-kaj-absurda-jura-proceduro.html

22/11/2018

Rusio: la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)  lanĉas enketon pri la malobservadoj plenumintaj kontraŭ la samseksemuloj kaj la aktivuloj pri Homaj rajtoj en Ĉeĉenio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/rusio-la-organizajo-por-sekureco-kaj-kunlaboro-en-europo-oske-lancas-enketon-pri-la-malobservadoj-plenumitaj-kontrau-la-samseksemulo

02/11/2016

Rusio: la NeRegistara Organizaĵo 'Memorial' publikigas liston de politikaj malliberuloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/rusio-la-neregistara-organizajo-memorial-publikigas-liston-de-politikaj-malliberuloj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }