Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 décembre 2021 2 07 /12 /décembre /2021 22:13
Alamy

07/12/2021

La neegalecoj plu kreskas en la mondo. En sia raporto pri la mondaj neegalecoj kunverkita de la franca ekonomikisto Thomas Piketty kaj publikigita mardon la 7an de decembro, la World Inequality Lab konstatas, ke la riĉuloj estas pli kaj pli riĉaj. Ili interalie profitis de la pandemio.

La rezultatoj de tiu enketo estas nekontesteblaj koncerne la persistemon de neegalecoj. Multaj datumoj kolektitaj de ekonomikistoj en la tuta mondo montras pli kaj pli vastan disiĝon inter la loĝantaroj.

La personoj situantaj en la 50% de la plej malriĉaj posedas 2% el la tutmonda havaĵo, kiam la 10% al la plej riĉaj akaparas 76%.     

Mezoriento, Norda Afriko kaj Latinameriko estas la plej neegalecaj regionoj.

Pli ĝenerale, la parto de la monda riĉeco posedata de la riĉeguloj triobliĝis en 25 jaroj, kaj la raporto demonstras, ke la pandemio de Kovim-19 favoris ilin. En 2020, la miliarduloj kreskigis sian havaĵon ĝis 3 600 miliardoj da dolaroj, substrekis unu el la kun-aŭtoroj de la raporto : tio ekvivalentas al la jaraj elspezoj pri sano de ĉiuj Ŝtatoj de la mondo.

Koncerne la diferencojn de mongajnoj, malgrandegaj progresoj estis realigitaj, sed tute ne estas ekzempla : « Ni revenis al la neegalecoj, kiuj ekzistis antaŭ jarcento » : la 10 % el la plej riĉaj mongajnas 38-oble pli ol la 50% el la plej malriĉaj, t.e neegalecoj tiel grandaj kiel en 1910.

02/12/2021

Preskaŭ 183 milionoj da personoj bezonos urĝan helpon de Unuiĝintaj Nacioj. Tio estas rekordo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/preskau-183-milionoj-da-personoj-bezonos-urgan-helpon-de-unuigintaj-nacioj.tio-estas-rekordo.html

22/08/2016

Tutmondo : ĉiuj akciuloj el la planedo dividis inter si 372 miliardojn da eŭroj en la dua jarkvarono 2016

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/f2d14233cf9e662d86a6b9c8ed66ea3e70af8fd5

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }