Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 décembre 2021 4 30 /12 /décembre /2021 22:31

30/12/2021

En Irano, kie sekeco regas pro la klimata ŝanĝiĝo, sed ankaŭ pro maltaŭga administracio, la krokodiloj riskas perdon de sia natura loĝloko kaj fariĝas pli kaj pli agresemaj kontraŭ la homoj, raportas la BBC.

« La atakoj okazas, dum Irano suferas gravan akvo-mankon. Konsekvence, la rapida malaperado de la naturaj loĝlokoj kaŭzas maloftiĝon de la nutraĵaj rezervejoj », rakontas la BBC en tiu raportaĵo pri tiu pli kaj pli maltrankviliga fenomeno.

« Kiam homoj proksimiĝas de ilia teritorio, la malsategaj bestoj traktas la homojn jen kiel predon, jen kiel minacon kontraŭ siaj resursoj », aldonas la brita mediato.

Nomitaj « gandos » de la surloka loĝantaro, tiuj saŭroj kun mallonga nazo, disigitaj tra Irano, kunloĝis longtempe kun la homoj, specife en la provinco Sistano kaj Baluĉio, apud la pakistana landlimo. Klasifikita kiel « vundeblaj » de la "Internacia Unio por konservado de naturo" (UICN), ili sumis 344 en 2019 en la riveroj de la provinco, laŭ la irana ministrejo pri Medio.

 

La infanoj, unuaj viktimoj

La viktimoj de la atakoj de tiuj krokodiloj de Baluĉio ĉefe estas infanoj.

« Plej ofte, la kortuŝaj titoloj frontpaĝe de la ĵurnaloj pri la baluĉaj knaboj, kiuj suferas pri vundoj inundas la iranajn mediatojn, sed malaperas rapide », kaj nenio estas farita de la aŭtoritatoj konstatas la BBC.

La fenomeno ne estas freŝdata. « En 2016, infano 9-jara nomita Alireza estis forglutita de unu el tiuj krokodiloj. Kaj en julio 2019, Hawa, 10-jara perdis sian dekstran brakon irante serĉi akvon por lavi tolaĵon. Ŝi preskaŭ estis kuntrenita de la besto antaŭ ol esti savita de siaj kamaradoj », aldonas la sama informfonto.

Malĉeeste de registara strategio aranĝita en Baluĉio, volontuloj intervenas, provante savi la homojn kaj la krokodilojn sensoifigante ilin.

Ili « nutras la saŭrojn per brustoj de kokidoj, ĉar la mortiga varmo maloftigis la ranojn kaj iliajn kutimajn predojn », mencias la BBC.

De antaŭ jaroj, sekeco imputita al la klimata ŝanĝiĝo, sed ankaŭ al la maltaŭga administracio de la akvo-resursoj de Teherano, suferigas la loĝantojn, precipe en la centro kaj la sudo de la lando, kie perfortaj manifestacioj kelkfoje okazas.

En julio, la malriĉa provinco de Ĥuzestano, sud-okcidente de la lando, riĉa je nafto, estis scenejo de sangoplenaj manifestacioj kaŭzitaj de la maloftiĝo de akvo-resursoj.

Fine de novembro, la kontraŭ-ribela polico de la urbo pafis al la manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis en la sekiĝinta fluejo de la simbola rivero Zajanderud.  

28/11/2021

Irano : Senakvigo de rivero : la polico patrolas en Isfahano post kolizioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/irano-senakvigo-de-rivero-la-polico-patrolas-en-isfahano-post-kolizioj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }