Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2021 7 28 /11 /novembre /2021 16:26
SNA/AFP/Archives/Fatmeh Nasr

28/11/2021

Dimanĉon, la kontraŭ-ribela polico patrolis sur ambaŭ pontoj de la irana urbo Isfahano. Post protestadoj kontraŭ la senakvigo de simbola rivero, dum kiuj okazis perfortoj, trankvilo revenis.

« Matene, la urbo estis kvieta kaj la trafiko normala. Mi vidis kontraŭ-ribelajn policistojn, kiuj patrolis en la fluejo de la rivero inter historiaj pontoj, sed ili estis malmultnombre ol sabate », deklaris surloka fotisto per telefono.

De pli ol du semajnoj, dekoj da miloj da personoj, laŭ la polico, kolektiĝis en la tria urbo de la lando por plendi pri la terura sekeco kaj riproĉi la aŭtoritatojn, ke ĝi deturnas la akvon de tiu regiono por provizi la apudan provincon Jazdo, kiu ankaŭ kruele mankas je akvo.

Vendredon, unuafoje dum manifestacio, kolizioj okazis inter policistoj kaj protestantoj.

Tagon poste, la aŭtoritatoj anoncis 67 arestojn inter la « ĉefaj aŭtoroj kaj tumultintoj », menciante « ĉirkaŭ 2 000 ĝis 3 000 ribelantojn ».

La polico pafis larmigajn grenadojn al la protestantoj, kiuj rebatis per ŝtonĵetoj, laŭ la novaĵagentejo Fars.

La porparolanto de la universitata malsanulejo de Isfahano menciis vunditajn manifestaciantojn, inter kiuj « du en grava stato ».

La ĉefo de la polico de Isfahano, Mohammad-Réza Mirheidari kvalifikis « oportunismaj kaj kontraŭ-revoluciaj » tiujn, kiuj partoprenis al la tumultoj.

Dimanĉon la ultrakonservativa ĵurnalo Kayhan faris ligilon inter la rekomenciĝo de intertrakto pri nukleo lundon en Vieno inter Irano kaj la grandaj potencoj, kaj la manifestaciantoj de Isfahano asertante, ke ili agas profite al la usona malamiko.

La ĵurnalo skribas, ke « la eventoj de vendredo ĉirkaŭ la sekiginta rivero Zajandeh-Rud atestas pri la enfiltriĝo de usona kvina kolono, ĵus antaŭ de la intertrakto de Vieno, por provoki ribelon kaj instigi al novaj usonaj punoj » kontraŭ Irano.

La rivero Zajandeh-Rud, kiu trairas Isfahanon estas senakva de post la jaro 2000, krom dum kelkaj mallongaj periodoj. Ĝi fariĝis la ĉefa kolektiĝa loko de la manifestaciantoj.

Irano, kiu estas arida lando, spertas konstantan sekecon de antaŭ jaroj.

03/11/2021

Irako : la manko de akvo instigas la loĝantojn forlasi siajn terojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/irako-la-manko-de-akvo-instigas-la-logantojn-forlasi-siajn-terojn.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }