Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 août 2021 5 06 /08 /août /2021 08:33
AP - Ivan Valencia

05/08/2021

Blokitaj pro manko de ŝip-reto al Panamo, preskaŭ 10 000 migrantoj, precipe haitianoj kaj Kubanoj, estas devigataj atendi en la urbo Necoclí, plejparte el ili sen mono.

De pluraj tagoj, ili atendas. Miloj da migrantoj, kiuj provas atingi Usonon estas blokitaj en la urbo Necoclí, sur la norda marbordo de Kolombio. Blokitaj pro manko de ŝipoj al Panamo, preskaŭ 10 000 personoj estas senmovigitaj en la komunumo, plejparte sen mono.

Tiu regula kaj daŭra homfluado malkreskis en 2020 pro striktigoj truditaj pro la kronviruso kaj fermado de la landlimoj. Sed de post ilia malfermado, post multaj trudizoliĝoj kaj la grava ekonomia krizo, Necoclí spertas senĉesan defiladon de azilpetantoj.

 

Vendo de vivtenaj pakaĵoj

La sola loka markompanio, kiu efektivigas 12 ĉiutagajn marveturojn tra la Golfo Urabao ĝis Capurgana, ne ebligas kompensi la nombron de ĉiutajaj alvenoj, kaj kreas « populacian botelkolon ». 

Dum la pandemio de Kovim-19, la turistoj fuĝis la paradizajn plaĝojn de Necoclí. Tiam la loĝantoj profitis de la bezonoj de la migrantoj. Krom ŝirmejo kontraŭ 10 dolaroj nokte, kelkaj vendas vivtenan pakaĵon kontraŭ 20 dolaroj, kiu konsistas en tendo, maĉeto kaj likvaĵo, kiu ŝajne forpuŝos la serpentojn dum la estonta trapasado de la ĝangalo.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }