Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2021 4 28 /01 /janvier /2021 16:53

28/01/2021

De post la amasaj manifestacioj, kiuj denuncis la konstatan koruptadon en Alĝerio – ankaŭ nomita Hirak - kaj la protestadoj, kiuj sekvis la prezidentan baloton de decembro, la represio intensiĝis. Ĝi domaĝas neniun, inkluzive de la sindikatanoj.

Dalila Touat estis kondamnita la 3an de januaro 2021 je 18 monatoj da malliberejo pro sia opozicio al la deviga prezidenta baloto. Ŝi de tiam komencis malsatstrikon. Namia Abdelkader, ankaŭ instruistino, estas enkarcerigita de la 2a de decembro 2020, ĉar ŝi esprimiĝis, frontis maljustecon kaj luktis kontraŭ la koruptado.

La virinoj de la nacia sendependa sindikato de funkciuloj en Alĝerio - Femmes SNAPAP, postulas tujan liberigon de Dalila Touat kaj Namia Abdelkader, ambaŭ instruistinoj kaj malliberulinoj pro opinio.          

Retmesaĝo:

Mi petas de la alĝeria registaro, ke ĝi liberigu tuj Dalila Touat kaj Namia Abdelkader, kiuj estis arbitre arestitaj, ĉar ili uzis sian esprimliberecon. 

Mi postulas garantion de senkondiĉa liberigo de ĉiuj personoj arestitaj ĉar ili provis uzadi siajn sindikatajn kaj civitajn rajtojn, kaj mi postulas garantion pri ilia sekureco. 

Partenerece kun la Internacio de la publikaj servoj, monda sindikata federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn, kaj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj.  

https://www.youtube.com/watch?v=4jxGTENqocE

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }