Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2021 5 29 /01 /janvier /2021 22:35

29/01/2021

Pasintan ĵaŭdon, la internacia organizaĵo memorigis, ke la francaj armiloj estas uzataj de la libana registaro cele al respektigo de la ordo kaj limigo de la libereco manifestacii.

Tio estas senespera volo. Ĵaŭdon 28an de januaro, Internacia Amnestio alvokis Francion, ke ĝi interrompu siajn vendojn al Libano asertante, ke larmigaj grenadoj, kaŭĉukaj kugloj kaj grenadĵetiloj el franca fabriko estas uzataj fare de la policistoj de la lando, por subpremi manifestaciojn ligitajn al la sanitaraj restriktoj kaŭzitaj de la epidemio de Covid-19.

«De pluraj jaroj, Francio liveras kontraŭ-ribelajn materialojn al libanaj sekurecaj fortoj aŭ faciligas gravajn malobservadojn pri Homaj rajtoj», bedaŭras la NRO en komunikaĵo. «Ni alvokas Francion interrompi la vendojn, ĝis kiam la libanaj aŭtoritatoj agnoskos la atencojn plenumintajn en la pasinteco», kaj engaĝiĝas uzadi la armilojn «konforme kun la internacia juro», deklaris Aymeric Elluin, nome de Internacia Amnestio–Francio. Laŭ li, «la libanaj sekurecaj fortoj agadas en nepuniteca etoso».

  

Laŭ la NRO, francaj armiloj jam estis uzataj kontraŭ civiluloj en Libano          

«Iritaj kemiaj produktaĵoj kiel larmigaj gasoj kaj ĵetaĵoj (...) kiel kaŭĉukaj kugloj» jam estis uzataj en 2015 por subpremi vastan protestmovadon fronte al senprecedenca krizo de forĵetaĵoj, kiuj amasiĝis en la ĉefurbo kaj aliloke en la lando, menciis Amnestio.      

Tiuj armiloj el franca produkto estis ankaŭ plurfoje uzitaj post la komenciĝo en oktobro 2019 de senprecedenca protestmovado, kiu postulis foriron de la tuta politika klaso, juĝata koruptita kaj nekompetenta, laŭ la NRO. Ankaŭ la kontraŭ-ribelaj fortoj uzadis «blenditajn veturilojn el franca fabriko», precizigas la komunikaĵo.

Laŭ Amnestio, la libanaj sekurecaj fortoj eĉ uzadis tiujn armilojn malobserve al la konvenciaj uzadoj, pafante larmigajn grenadojn tre proksime de la personoj aŭ eĉ kaŭĉukajn kuglojn nivele de la brusto, kelkfoje proksime, inter oktobro 2019 kaj aŭgusto 2020.

Tiu «ekscesa uzado de la forto» estigis gravajn vundojn ĉe la okuloj, la vizaĝo, la kolo, la brusto, ĉe la supera parto de la brako kaj la stomako ĉe pluraj manifestaciantoj, bedaŭras la NRO.      

22/07/2020

Libano: Bejruto kolapsas, la ekonomia krizo fariĝas katastrofa kaj nenio progresas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/libano-bejruto-kolapsas-la-ekonomia-krizo-farigas-katastrofa-kaj-nenio-progresas.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }