27/12/2020
Bildo: Provizora kampadejo, kiu loĝigis 1 300 migrantojn nord-okcidente de Bosnio malaperis merkredon 23an de decembro dum incendio. Ekflamigis ĝin verŝajne ties okupantoj proteste pro la situacio, dum la lokaj aŭtoritatoj debatis pri la solvo por loĝigi tiun grupon dece dum vintro, indikis polica informfonto.
De post la incendio de la kampo de Lipa en Bosnio pasintan merkredon, neniu solvo estis trovita por loĝigi centojn da migrantoj ĉeestantajn surloke, dum neĝo abunde falis pasintan sabaton.
«Ni vivas kiel bestoj. Eĉ bestoj pli bone vivas ol ni» bedaŭras Kasim, pakistana migranto, kiu provas varmigi sin per kovrilo. «Mi petas de UN aŭ de Internacia Organizaĵo por la Migradoj (OIM), de ĉiuj NROj, ke ili helpu nin», li petegas sub la neĝo fronte al kamerao de la novaĵagentejo "Associated Press". «Se ili ne povas helpi nin, ni mortos, do helpu nin mi petas».
La migrantoj envolviĝis en kovriloj kaj dormosakoj provante rezisti al malvarmo kaj vento. Manĝaĵoj estis disdonitaj fare de la Ruĝa Kruco de Bosnio, dum la policistoj provis restarigi ordon en la vico longa je pluraj dekoj da metroj.
Frostigitaj, kelkaj migrantoj ne disponis pri ŝuoj taŭgaj por vintraj temperaturoj ; la bildoj raportitaj de la agentejo AP montras homojn kun malfermaj ŝuoj, sen ŝtrumpetoj.
Jam antaŭ la incendio, la kampo de Lipa estis objekto de viglaj kritikoj, ĉar ĝi ne estis ekipita por vintro kaj ne konektita al la elektro-reto. La Internacia Organizaĵo por la Migradoj kaj la Eŭropa komisiono admonis la aŭtoritatojn trovi rapide solvon pri akceptado.
Bosnio fariĝis transitejo preskaŭ neevitebla por miloj da migrantoj, kiuj esperas trapasi la kroatan landlimon por atingi Eŭropan Union.
https://fr.euronews.com/2020/12/27/bosnie-herzegovine-des-migrants-livres-au-froid-et-a-la-neige
https://www.youtube.com/watch?v=TjBFVzj0L5o&feature=emb_logo
04/10/2020
Bosnio: centoj da migrantoj estis forpelitaj de kampadejo de la Organizaĵo Internacia por la Migradoj (OIM)