Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2020 7 04 /10 /octobre /2020 21:22

04/10/2020

La aŭtoritatoj de la kantono de Una Sana komencis forpeli la migrantojn de la kampadejo Bira, ne malproksime de la urbo Bihac, en la kantono Una Sana. Ili delokis ilin al la kampadejo de Lipa, jam homplena kaj maltaŭga kun la vintra klimato. La OIM denuncis agadon senutilan kaj nehumanan.

Merkredon 30an de septembro, la aŭtoritatoj de la regiono Krajina, nord-okcidente de Bosnio, evakuis la kampadejon de Bira administratan de la Organizaĵo Internacia por la Migradoj (OIM) apud la urbo Bihac.  

Ĉirkaŭ 350 personoj estis delokitaj al la kampadejo de lipa, jam homplena kaj nur ekipita per tendoj, dum aliaj estis forlasitaj en la arbaro.

Peter Van der Auweraert, kunordiganto de la misio de la OIL en Bosnio-Hercegovinio substrekis, ke la troloĝata kampo de Lipa, konstruita pasintan aprilon, devige baldaŭ fermos. «La kampo taŭgas nur dum somero», li precizigis al la novaĵagentejo "Associated press" (AP).

La evakuitaj personoj tranoktas en malvarmeco sen ŝirmilo, el nehumaneca maniero kaj senutile», plu denuncis la reprezentanto de la UN-agentejo en Tvitero.  

Peter Van der Auweraert substrekis aliparte, ke tiu evakuado tute ne respondos al la petoj de la surloka loĝantaro, kiu postulas foriron de la migrantoj. «Tiu decido havos kiel konsekvencojn kreskigi la nombron de personoj, kiuj dormas ekstere, ene kaj en la ĉirkaŭaĵo de Bihac», li aldonis.  La aŭtoritatoj de Krajina planas evakuadon de alia kampo en la venontaj tagoj sen precizigi, kien la personoj estos senditaj.   

Preskaŭ 7 000 migrantoj en la regiono 

La OIM administracias sep kampojn en la lando, inter kiuj kvin en la regiono Krajina, kiu gastigas preskaŭ 7 000 personojn. La strukturoj instalitaj proksime de la urboj de la regiono, kiel Bira, kolektas mem preskaŭ duonon de la migrantoj.   

Tiujn lastajn semajnojn, improvizitaj kampadejoj loĝigataj de migrantoj forpelitaj de la urbo-centroj multobliĝis en la arbaroj, en forlasitaj konstruaĵoj aŭ rande de vojoj ĉirkaŭ la ĉefaj urboj de Krajina.

La regiono havas kun Kroatio, membro de Eŭropa Unio (EU) tre transiran landimon 1 000 kilometrojn longa. Kroatio konsistigas ĉefan allogan lokon por la migrantoj, kiu transiras Bosnion kaj esperas atingi la landojn de Okcidenta Eŭropo.

EU provizis Bosnion pri urĝa financado ĝis 60 milionoj da eŭroj, kies ĉefa parto estas destinita al la migrantaj kampoj administraciataj de la OIM.

Antaŭ tri jaroj, kiam aliaj Balkanaj landoj fermis siajn landlimojn, Bosnio fariĝis prempasejo por miloj da migrantoj, kiuj deziras atingi Eŭropon.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }