Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 décembre 2020 1 28 /12 /décembre /2020 22:16
Foto: Reuters

28/12/2020

Kvar jaroj da malliberejo por la «civitana ĵurnalistino» juĝita en Ŝanhajo : jen la verdikto anoncita, laŭ ŝia advokato, kontraŭ Zhang Zhan, kondamnita pro sia raporto pri la komenciĝo de la pandemio en Vuhano, Ĉinio. La proceso, kiu komenciĝis lundon, daŭris nur kelkajn horojn.

Arestita pasintan majon, la denuncistino 37-jara estis akuzata, ke ŝi «kaŭzis konfuzon», disvastigante «falsajn novaĵojn». Tia akuzo estas regule uzata kontraŭ la opoziciantoj al la reĝimo.          

Ŝi subskribis siajn videojn per la du literoj ZZ : «Mi estas Zhang Zhan» diris la eks-advokatino, kies poŝtelefonaj raportaĵoj komencitaj dumnokte en Vuhano pasintan printempon ege malplaĉis al la aŭtoritatoj.

De tiam, laŭ Ren Quanniu, unu el ŝiaj advokatoj, la ronda vizaĝo kaj la silueto de la civitana ĵurnalistino maldikiĝis en malliberejo. Dum ŝia malsatstriko, nutrita per naztubo, ŝi tre malfortikiĝis.

«Kiam mi vizitis ŝin en la malliberejo, rakontas ŝia advokato Ren Quanniu, ŝi dividis sian ĉambron kun multaj aliaj enkarcerigitoj. Ŝi apenaŭ havis sufiĉe da loko por moviĝi, sed estis aliparte konstante ligita». 

En siaj enretigitaj videoj kaj artikoloj, Zhang Zhan montris la ĥaoson en la malsanulejoj komence de la pandemio. Ŝi ankaŭ kritikis la administracion de la surlokaj aŭtoritatoj, interalie la longan trudizoliĝon en la ĉefurbo de Hubejo. Ŝi jam estis detenita en 2018 pro tumulto al la publika ordo, kaj jaron poste en 2019, ĉar ŝi esprimis sian subtenon al la manifestaciantoj de Honkongo. Nun ŝi estas akuzata, ke ŝi disvastigis onidirojn en la sociaj retoj.

Laŭ Valérie Niquet, respondeculo de la fako pri Azio ĉe la Fondaĵo por strategia esploro : «Ĉiuj, kiuj provis lanĉi alarmojn estis kritikataj aŭ kondamnitaj. Ĉio estis farita tiamaniere, ke la informo ne cirkulu, ke nur la oficiala parolo estu emfazata». 

Ŝi estas la unua civitana ĵurnalistino, kiu estas juĝita pro sia raporto pri Vuhano. Ŝi rifuzis agnoski sian kulpecon sciante, ke ŝiaj informoj estis rekte ricevitaj ĉe la loĝantoj, laŭ alia el ŝiaj advokatoj. Ŝi riskas punon ĝis 5 jaroj da malliberejo.            

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }