26/12/2020
Denove, nigrulo estis mortigita de policisto en Ohio. Temas pri la dua mortinto en similaj cirkonstancoj en la urbo Kolumbus tiujn lastajn semajnojn. Tio estigas ondon de indigno en la lando, lacega pro la policaj perfortoj.
Andre Hill, 47-jara, estis en la garaĝo de domo dum la nokto de lundo 21a de decembro, kiam li estis plurfoje celpafita de la polico. La detaloj estu ankoraŭ klarigitaj.
La kamerao de la polica eks-agento Adam Coy montras André, kiu paŝas al li kun poŝtelefono en la maldekstra mano. Kelkajn minutojn poste, la oficiro sturmas al li, lasante lin surgrunde. André mortis post kelkaj minutoj.
Kial la policisto komencis pafi? Ĝis nun, nenia ekspliko estis liverita pri tio.
La ĉefo de la municipa polico anoncis, ke interna justica proceduro pri kulpo estos kondukita kontraŭ la policisto. Laŭ la lokaj mediatoj, la agento jam estis pasintece objekto de plendoj pro ekscesa uzado de perforto.
Sistema perforto
Hill, kiu ne estis armita, estas la dua afrik-usonano mortigita de la polico en malpli ol tri semajnoj en Kolumbus.
Casey Goodson Jr., 23-jara, estis plurfoje celpafita la 4an de decembro, dum li hejmeniĝis post aĉeto de manĝaĵo.
«Unu plian fojon, kiam agentoj vidas nigrulon ili konkludas, ke temas pri danĝera krimulo», deklaris la advokato Ben Crump, kiu defendas plurajn familiojn de viktimoj, inter kiuj tiun de George Floyd. La morto de Floyd fine de majo estigis ondon da manifestacioj kontraŭ rasismo kaj la polica perforto en la lando.
Andre Hill estas la 96-a nigrula viktimo de post Floyd, aldonis la advokato, «tragika sinsekvo» da mortigaj incidentoj, kiuj implikas policistojn.
27/05/2020
Post la morto de George Floyd, manifestacioj kaj alfrontiĝoj okazis en Mineapolo