Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 septembre 2020 4 17 /09 /septembre /2020 21:23
JACQUES DEMARTHON / AFP

17/09/2020

Dum la nokto de la 1a ĝis la 2a de septembro, 1 483 infanoj dormis en la stratoj, laŭ enketo kondukita de UNICEF-Francio kaj la Federacio de la Agentoj pri Solidareco (FAS). La asocioj opinias, ke «tiuj nombroj klare demonstras, ke ni estas fronte al alarma situacio».

Pli ol mil infanoj dormis en la stratoj aŭ en improvizitaj ŝirmejoj dum la nokto de la 1a kaj la 2a de septembro, ĵus antaŭ la unua tago de la lernojaro, laŭ enketo publikigita ĵaŭdon 17an de septembro fare de la "Federacio de la Agentoj pri Solidareco" kaj "UNICEF-Francio". 

El 5 527 personoj vivantaj en familio, kiuj vokis la urĝan telefonnumeron 115 en ĉeflanda Francio ĉi tiun nokton, 2 925 ne estis gastigitaj en urĝa loĝado aŭ socialaj loĝejoj. «Inter ili, 1 483 estis infanoj malpli ol 18-jaraj», asertas la dokumento. 

«Alarma situacio» 

En Parizo, kie la telefonnumero 115 estas plej petata, 93% el la familioj, kiuj bezonis loĝadon ne estis akceptitaj. En la cetero de la lando, la procento de rifuzo kaŭzita de nesufiĉaj lokoj atingis 44% sed «ĝi kreskas de pluraj semajnoj». «Tiuj nombroj demonstras klare, ke ni frontas alarman situacion», deklaris la direktoro de la FAS, Florent Gueguen.

«Tamen, ni devas agnoski pozitivan evoluon: la nombro de rifuzo por la urĝaj loĝadoj sume malkrekis kompare kun la sama epoko pasintjare, dank’al malfermo de pliaj loĝlokoj en hoteloj de post la komenciĝo de la sanitara krizo», li precizigis. 

Prekaruloj estas forgesitaj de la ekonomia relanĉa plano 

Tiu enketo estas nekompleta indikilo, kiu ne enkalkulas la personojn, kiuj dormis en la stratoj sen voki la telefonnumeron 115, interalie multaj neakompanataj neplenaĝuloj kaj familioj, kiuj vivas en ladurboj aŭ domokupoj, laŭ la FAS kaj UNICEF.

«Kvankam la ekonomia relanĉa plano prezentita pasintsemajne entenas koverton de 100 milionoj da eŭroj, ĝi ne antaŭvidas kreadon de pliaj loĝlokoj por la familioj, dum la mendo estas eksponenciala», ankaŭ substrekas tiu dokumento certigante, ke malpli ol 1% el la kreditoj de la relanĉa plano estas imputitaj al la pli prekaraj personoj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }