Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2020 3 16 /09 /septembre /2020 21:24

22/09/2020

Bildo: «Mia familio kaj amikoj estas en malliberejo, ĉar ili kontraŭas diktaturon»

NRO kolektis plurajn atestojn de viktimoj de la represio en Belorusio. Ĉiuj elvokas arbitrajn arestadojn, humiligojn kaj draŝadojn dum sia detenado. La NRO "Human Right Watch" denuncas ankaŭ kazojn de mistraktado. La "Monda Organizaĵo kontraŭ torturo" eĉ mencias krimojn kontraŭ la homaro.

La Belorusa NRO pri defendo de Homaj rajtoj Viasna, unu el la maloftaj, kiuj laboras surloke, kolektis la atestojn de viktimoj. Ĉiuj rakontoj pli-malpli similas: arestado ofte arbitra de la polico, traserĉado de personaj dokumentoj, transloko al detencentro. Poste la unuaj humiligoj okazas, kiel restadi surgenue sur la grundo, la unuaj frapoj, ĝis kelkfoje sveno.

«Torturo ĉieestas. Ne nur en Minsko. Ni ricevis atestojn de pluraj urboj. Tio estas ia puno. Kolektiva puno politike motivita post la manifestacioj kontraŭ la potenco. Ekzemple, se la polico trovas fotojn de manifestacioj en poŝtelefono, ĝi markas la posedanton per farbo kun specifa koloro kaj tiam tiu ĉi estas pli forte frapita ol la aliaj», substrekas Valentin Stefanoviĉ, de la NRO Viasna.   

Malfacilas taksi fidindajn nombrojn. Viasna mencias centojn da kazoj de torturoj de post la komenciĝo de la manifestacioj en aŭgusto. Neniu okazigis jurajn persekutojn, dum almenaŭ 27 krimaj proceduroj estis malfermitaj fare de la belorusia justico kontraŭ opoziciantoj, laŭ Viasna.

La "Monda Organizaĵo kontraŭ la torturo" petas de la Konsilio pri Homaj rajtoj de UN, konduki sendependan enketon. La Konsilio aliparte decidis urĝe diskuti pri la situacio en Belorusio, venontan 18an de septembro en Ĝenevo.   

La NRO "Human Right Watch" dokumentis ankaŭ multajn kazojn de mistraktado de la manifestaciantoj kontraŭ Lukaŝenko dum la tagoj, kiuj sekvis la prezidentan baloton, la 9an de aŭgusto: draŝadoj, elektroŝokoj, multaj estis enfermitaj sen novaĵo en lokoj troloĝataj kaj nesalubraj. Tiujn lastajn tagojn, la sekurecaj fortoj denove arestadis amase manifestaciantojn, ofte perforte. 

07/09/2020

Belorusio: 633 arestadoj dum amasa manifestacio kontraŭ Lukaŝenko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/belorusio-633-arestadoj-dum-amasa-manifestacio-kontrau-lukasenko.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }