Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 septembre 2020 5 18 /09 /septembre /2020 21:36
Philippe Huguen / AFP

18/09/2020

La asocioj timas, ke tiu malpermeso estu adoptita en aliaj urboj ol Kalezo en Francio.

Merkredon 16an de septembro, la defendantoj de la migrantoj plendis ĉe la administracia tribunalo de Lillo, por postuli interrompon de prefekta decido, kiu malpermesas al kelkaj asocioj la distribuadon de nutraĵoj en la urbocentro de Kalezo. Ili denuncas atencon kontraŭ la «fundamentaj rajtoj». Per decido de la 10a de septembro, la prefektejo de la departemento Pas-de-Calais malpermesis ĝis la fino de la monato, «ĉian senpagan distribuadon de trinkaĵoj kaj nutraĵoj» efektivigitan de asocio ne komisiita de la Ŝtato en dudeko da stratoj, kajoj kaj placoj de la urbocentro de tiu simbola urbo pri migradkrizo de 2015. La  aŭtoritatoj invokis, en tiu teksto, la sanitarajn riskojn en la kunteksto de la Covid-19  kaj de publika salubreco.         

Tiu decido estigas «atencojn gravajn kaj memevidente kontraŭleĝajn (...) al pluraj fundamentaj liberecoj», opinias dek du NeRegistaraj Organizaĵoj kaj asocioj, inter kiuj la "Katolika Helpasocio" aŭ la "Federacio de la agentoj de solidareco", kiuj petas «tujan  interrompon» en apelacio. Juĝisto pri urĝaj aferoj ekzamenas ilian plendon vendrede.

 

Tiu malpermeso povus disvastiĝi

La prefekta teksto «estas atenco kontraŭ la  rajto al digneco, al la principo de frateco, al la ebleco helpi aliulon, kaj finfine malpermesas praktike ĉiujn distribuadojn kaj donacojn en la urbo-centro, inkluzive de la donacoj de la individuaj civitanoj», komentis la advokato Patrice Spinosi, kiu reprezentas la postulantajn organizaĵojn. Laŭ li, la jura decido estas des pli grava, ke ĝi povus disvastiĝi: «Estas sciate, ke la urbo Kalezo funkcias kiel studejo koncerne la migrantojn», kaj tiu solvo povus esti imitata de aliaj urboj, li timas.

«Ni estis ege konsternitaj de tiu decido, kiu malfermas konsiderindan breĉon. Ruĝa linio estas transpasita. Tiu volo kontraŭi Ŝtatoperatoron kaj helpasociojn estas perversa kaj detruiga por la socia kohereco» indignas Laurent Giovannoni, respondeculo pri la migradaj demandoj ĉe la "Katolika Helpasocio". La decido, oficiale motivita de «la aranĝoj pri interpersona distancigo» kaj pro la fakto, ke la distribuoj estas «sufiĉaj» fare de la asocio  komisiita de la Ŝtato, kaŭzis ondon de indigno.

Gérald Darmanin, ministro pri Internaj aferoj, denuncis lundon «malhonestan karikaturon» de la aranĝo decidita de la urbestro de Kalezo», kiu celas laŭ li ĉesigon de la «misorda distribuado de nutraĵoj» 

16/01/2018

Francio: Kalezo: «Ĉiujn vesperojn, la policistoj forprenas niajn tendojn kaj frapas nin», rakontas la migrantoj

 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/francio-kalezo-ciuj-vesperoj-la-policistoj-forprenas-niajn-tendojn-kaj-frapas-nin-rakontas-la-migrantoj.html

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }