Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 août 2020 5 07 /08 /août /2020 13:42
AFP

07/08/2020

Du tagojn post la duobla eksplodo, kiu okazigis amenaŭ 149 mortintojn kaj 5 000 vunditojn, dekoj da libananoj manifestaciis apud la Parlamento.

Ĵaŭdon 6an de aŭgusto, la libana polico uzadis plorigajn gasojn por disigi dekojn da manifestaciantoj, koleraj post la giganta mortiga eksplodo en la haveno de Bejruto, kiu fariĝis la simbolo de la senkompetenteco de la aŭtoritatoj.

La manifestaciantoj detruis magazenojn kaj ĵetis ŝtonojn al la policistoj en la kvartalo de la Parlamento. Manifestaciantoj estis vunditaj dum la polica rebato, precizigis la Nacia informagentejo.

 

Granda manifestacio estas antaŭvidita venontan sabaton 

Tiuj incidentoj okazas du tagojn antaŭ granda manifestacio kontraŭ-registara, antaŭvidita venontan sabaton la 8an de aŭgusto en tiu lando, kiu suferas senprecedencan ekonomian krizon. De post oktobro 2019, multaj Libananoj postulas foriron de politika klaso, akuzata pri koruptado kaj neglekto.

Dum la post-tagmezo, kelkaj manifestacioj celis la libanan ministrinon pri Justico Marie-Claude Najm. Kolera homamaso ĵetis al ŝi akvon, dum ŝi provis diskuti sur la stratoj kun loĝantoj de Bejruto.

La 4an de aŭgusto, kaŭze de incendio en la tenejo, kie estis stokitaj de ses jaroj 2 700 tunoj da amonia nitrato en la haveno de Bejruto, la impona eksplodo okazigis almenaŭ 149 mortintojn kaj 5 000 vunditojn, ne forgesante la dekojn da malaperintoj kaj la centoj da miloj da senhejmuloj.

La libana aŭtoritatoj asertas, ke la tenejo eksplodis post incendio. Havenaj aŭtoritatoj, doganservoj kaj kelkaj sekurecaj servoj, ĉiuj sciis, ke kemiaj produktaĵoj danĝeraj estis tie stokitaj, sed akuzas sin reciproke.                

05/08/2020

Libano: Kio estas la amonia nitrato, kulpa pri la duobla eksplodo de Bejruto?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/libano-kio-estas-la-amonia-nitrato-kulpa-pri-la-duobla-eksplodo-de-bejruto.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }