27/10/2019
Post 10 tagoj da protestado, la situacio tute ne kvietiĝas en Libano. Denove la manifestaciantoj manifestaciis sur la stratoj de la grandaj urboj, kaj plu blokadis la grandajn vojojn por esprimi sian forpuŝon de la reĝimo. En kelkaj lokoj, kiel en Tripolo, la granda norda urbo, la alfrontiĝoj kun la armeo kaj la polico turnis al perforto. Almenaŭ ses personoj ŝajne estis vunditaj pasintan sabaton.
«Ni postulas enketon pri ĉiu soldato, kiu pafis kontraŭ tiuj simplaj homoj, jes tiuj simplaj homoj, ĉar ili estas malriĉaj, ĉar ili malsatas! ekkrias manifestacianto. Ni malsatas, homoj mortas, ili ne plu povas vivteni sin. Ni postulas de la ĉefoj de la armeo, ke ili efektivigu sendependan enketon».
En lando, kiu spertas nuntempe ekonomikan krizon, la protestantoj akuzas je koruptado kaj neglekto la politikan klason, pli interesita pri siaj internaj luktoj ol pri la restarigo de la publikaj servoj. 30 jarojn post la fino de la enlanda milito, la junuloj estas la avangardo de tiu mobilizado.
«Manifestacii sur la stratoj estas la sola rimedo por la popolo, asertas Yehya al-Tannir, juna aktoro. Ni ne forlasos la stratojn ĝis kiam niaj postuloj estos akceptitaj. Estos malpli da homoj, eble pli poste estos neniu, tiel estas. Estas tre malfacile konduki revolucion ĝisfine en Libano, ni estas realismaj. Estas tre malfacile».
Tiu mobilizado atingas ankaŭ la diasporon. En Londono, pluraj centoj da personoj manifestaciis ĉi-sabaton antaŭ la ambasadejo de Libano, kaj ekkantis la nacian himnon.
https://fr.euronews.com/2019/10/26/au-liban-dix-jours-de-contestation
https://www.youtube.com/watch?time_continue=79&v=vX0LHvGj8uQ
18/10/2019
Libano: la registaro estas minacata de surstrataj manifestacioj