Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2020 3 05 /08 /août /2020 20:52
Foto / JOSEPH EID / AFP

05/08/2020

Bildo: dum du enketoj estis malfermitaj cele al determini, kiuj estas la kulpintoj de la katastrofo, kiu trafis Bejruton, Badri Daher, la ĝenerala direktoro de la libanaj doganoj koleras. Li asertas, ke li sesfoje alarmis la justicon pri la danĝero. 

La amonia nitrato, kiu kulpas pri la eksplodoj de Bejruto pasintan mardon, estas blanka kaj senodora salo, uzata kiel bazo de multaj azotaj sterkoj en formo de granulaĵoj. Tiu fekundigaĵo kaŭzis plurajn industriajn akcidentojn, inter kiuj la eksplodo de la uzino AZF en Tuluzo, Francio, la 21an de septembro 2001.  

Laŭ la libana Ĉefministro, ĉirkaŭ 2 750 tunoj da amonia nitrato, stokitaj en tenejo de la bejruta haveno eksplodis, okazigante almenaŭ cent mortintojn kaj senprecedencajn damaĝojn en la libana ĉefurbo.

La amoniaj nitratoj konsistigas la sterkojn, nomitajn amonitratoj, kiujn la agrikulturistoj aĉetas nepakitaj aŭ en dikaj sakoj. Ili ne estas bruligeblaj produktaĵoj: ili estas kunbruligaj elementoj, kiuj ebligas la brulon de alia substanco jam ekflamigita.  

«Estas tre malfacile bruligi ĝin», mencias Jimmie Oxley, profesoro pri kemio ĉe la universitato de Rhode Island, kiu mem studlaboris pri la brulo de la amonia nitrato. «Estas malfacile detonaciigi ĝin». 

La detonacio eblas nur per kontakto kun neakordigebla substanco aŭ intensa fonto de varmo. La stokado devas sekvi regulojn por izoli la amonian nitraton disde flamiĝemaj likvaĵoj (benzino, oleoj…), korodaj likvaĵoj, flamiĝemaj solidaĵoj aŭ substancoj, kiuj emisias gravan varmon, inter aliaj malpermesoj, laŭ teknika informo de la franca ministrejo pri agrikulturo.

      

Amonia nitrato, fonto de multaj tragedioj en la mondo 

Unu el la unuaj akcidentoj okazigis 561 mortintojn en 1921 en Oppau, Germanio, en uzino BASF. En 1947, Bresto en Francio estis skuita de la eksplodo de la norvegia kargoŝipo Ocean Liberty, kiu transportis la saman substancon.    

En Francio, nepakite stokitaj en la tenejo de la kemia uzino AZF, en la suda ĉirkaŭurbo de Tuluzo, ĉirkaŭ 300 tunoj da amonia nitrato subite eksplodis kaj disvastigis etoson de morto kaj detruado en la kvara urbo de Francio la 21an de septembro 2001: 31 personoj mortis, kaj la eksplodo estis aŭdata ĉirkaŭ 80 kilometroj.  

En Usono, terura eksplodo en la uzino de sterko West Fertilizer, en West, Teksaso, okazigis 15 mortintojn en 2013. Stoko de amonia nitrato tiam eksplodis pro krima incendio; foresto de normoj pri stokado estis menciita de la enketistoj.    

La amonia nitrato estas ankaŭ uzataj en eksplodiloj. La 19an de aprilo, Timothy McVeigh eksplodigis bombon fabrikitaj el du tunoj da tiu sterko, antaŭ federala konstruaĵo en Oklahoma City, kaŭzante la morton de 168 personoj.

Sed la profesorino Oxley nuancas la aferon memorigante, ke la amonia nitrato fariĝis nemalhavebla por agrikulturo kaj konstruado.

«Ni ne havus tiun modernan mondon sen eksplodiloj, kaj ne povus nutri la nunan populacion sen sterkoj el amonia nitrato», ŝi diris. «Ni bezonas ĝin, sed devas atentigi pri ĝia uzado».        

22/07/2020

Libano: Bejruto kolapsas, la ekonomia krizo fariĝas katastrofa kaj nenio progresas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/libano-bejruto-kolapsas-la-ekonomia-krizo-farigas-katastrofa-kaj-nenio-progresas.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }