Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 avril 2020 5 24 /04 /avril /2020 19:51
REUTERS/Mohamed Azakir

24/04/2020

Bildo: Manifestacio kontraŭ la kolapso de la libana valuto, ekstere de la Centra banko en Bejruto, la 23an de aprilo 2020. 

En Libano, perfortaj incidentoj kontraŭstarigis policistojn kaj manifestaciantojn, kiuj protestis kontraŭ la kolapso de la libana liro kompare kun la dolaroj, kaj la prezaltiĝoj de la bazaj varoj. Tio okazas en momento, kiam la lando traspertas senprecedencan ekonomian kaj financan krizon.     

Post pluraj semajnoj da interrompo pro la sanitara krizo estigita de la kronviruso, kaj la malkreskado de la protest-movado, la manifestaciantoj denove invadis la stratojn en Libano.

Perfortaj alfrontiĝoj kontraŭstarigis la libanan armeon al dekoj da protestantoj, kiuj provis blokadi vojon en la orienta valo Békaa.

Ankaŭ en la sama regiono, aliaj manifestaciantoj atakis polican barilon kaj incendiis budon. Ĉar ili estis superŝutitaj, la ĝendarmoj forlasis sian pozicion.

En pluraj punktoj, koleraj protestantoj aliparte fermis la aŭtovojon, kiu laŭiras la libanan marbordon de nordo al Sudo. Ankaŭ vojoj estis blokitaj en Bejruto per flamigitaj pneŭoj.  

La kreskadon de kolero kaŭzis la impona kolapso de la libana liro, kiu perdis tiujn lastajn 48 horojn, 25% el sia valoro kompare kun la usona dolaro.

La malplivaloriĝo de la nacia valuto havas konsekvencon al la prezoj de la bazaj varoj, kiuj pli ol duobliĝis en kelkaj semajnoj.

La aĉetpovo malkreskas kaj la vivkondiĉoj rapide difektiĝas, dum Libano traspertas la plej gravan ekonomian krizon de sia historio.

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }