Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 avril 2020 4 23 /04 /avril /2020 15:27
© Crédit photo : ISSOUF SANOGO/AFP

23/04/2020

Ĉirkaŭ 50 milionoj da personoj estas minacitaj de malsato en Okcidenta Afriko pro la efiko de la epidemio de Covid-19, kiu aldoniĝas al la problemoj de sekeco kaj nesekureco en la regiono, avertis la Neegistara Organizaĵo Oxfam

La nombro de personoj, kiuj suferas nutradan krizon en Okcidenta Afriko ŝajne duobliĝos post tri monatoj: ĝis 50 milionoj en aŭgusto kompare kun 17 milionoj en junio, laŭ la NRO "Oxfam", kiu citas la taksojn de la Ekonomia komunumo de la Okcidentaj afrikaj Ŝtatoj (CEDEAO). 

En la urboj, same kiel en la kamparaj zonoj, malgraŭ la streboj de la Ŝtatoj, la loĝantoj havas malfacilaĵojn por aliri al la nutraj merkatoj. Ili  frontas komenciĝon de prezaltiĝo kaj mankon de bazaj varoj. Tio estas konsekvencoj de la trudizoliĝo kaj elirmalpermeso starigita de post la komenciĝo de la kronvirusa krizo, de la fermado de la landlimoj, kaj la nesekureco en kelkaj areoj, aldonas la NRO.

            

La prezoj altiĝas 

En kelkaj tagoj en Burkino, «la sako de 100 kilogramoj da milio pasis de 16 000 al 19 000 afrikaj frankoj, kaj la litro da oleo por kuiri preskaŭ duobliĝis. Pro la viruso, kiu aldoniĝas al nesekureco, mi demandas min, kiel la monato de ramadano estos travivita ĉi-jare», substrekis Amadu Hamadun Dicko, prezidanto de la Asocio por la promocio de la bredado en Sahelo (APESS) ;

La kronvirusa krizo, aldonita al la nesekureco, akrigas la minacon de malstabileco de la merkatoj, kaj malplifortigas la nutradan situacion jam tre malstabilan, notas la NRO, kiu emfazas la zorgojn jam esprimitajn de Unuiĝintaj Nacioj.    

En la landoj, kiuj suferas humanitarajn krizojn, la aliro al nutraĵoj fariĝis eĉ pli malfacila: en Burkino aŭ Niĝerio, la humanitara helpo ne sukcesas atingi la milojn da delokitoj, kaj kontentigi iliajn nutrajn bezonojn. La urĝaj aranĝoj estas do pli vivesencaj ol iam, substrekas "Oxfam".

 

Risko de konfliktoj 

Dum komenciĝas la agrikultura sezono, ankaŭ la produktistoj kaj agrikulturistoj spertas malfacilaĵojn por akiri semojn kaj kvalitajn sterkojn.

Agrikulturo kontribuas ĝis 30,5% el la ekonomio de Okcidenta Afriko kaj estas la plej grava fonto de mono kaj vivtenaĵoj por 70% ĝis 80% el la loĝantaro, ĉefe por la virinoj.

«Ni perdis 75% el nia merkato pro la trudizoliĝo de la urbo Bobo Diulaso», eksplikas Toe Hazara, respondeculino de la laktejo de Bobo Diulaso, citita en la komunikaĵo.

Ankaŭ la paŝtistaj komunumoj, kiuj jam suferas la klimatan ŝanĝiĝon, estas tuŝataj. Ili ne plu povas garantii la transmigradon de la brutaro pro la fermado de la regionoj aŭ de la landlimoj, kaj tio riskas kreskigi la konfliktojn inter bredistoj kaj agrikulturistoj. 

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }