Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2020 3 22 /04 /avril /2020 21:15
© Radio France - Diangou Traore

22/04/2020

Bildo: disdonado de fruktoj kaj trinkaĵoj en la Franc-Moisin à Saint-Denis

Pro la kronvirusa epidemio, pluraj familioj en Seine-Saint-Denis ne plu sukcesas elteni la elspezojn pri manĝaĵoj. Civitanaj asocioj mobiliziĝas por helpi ilin. 

«En mia fridujo, estas akvo, oranĝsuko kaj du jogurtoj», konfidas al ni Viviane ĉe la telefono.

Tiu loĝantino de Stains (Seine-Saint-Denis), 62-jara, ne plu laboras pro longdaŭra malsano. Ŝi ricevas po nur 784 eŭrojn monate. Ŝi klopodis por akiri socialajn helpojn komence de la jaro, «sed ĉio estas blokita de komence de marto pro la trudizoliĝo», ŝi eksplikas.  

 

Tri manĝaĵoj tage estas malofte 

Krome, ŝi suferas simptomojn de la malsano Covid-19, kiu malhelpis ŝin eliri el sia hejmo dum pluraj tagoj. Dum tiu periodo, malfortiĝinta, sola en sia hejmo, ŝi ne povis nutradi sin dece. La buĝeto estas tro streta, «ĉio fariĝis multekosta», ŝi diras. Do, kiam ŝi aĉetas nutraĵojn, ŝi kontentiĝas pri la minimumo: «Pri fruktoj kaj fiŝoj, mi rezignas». Du amikoj vizitas ŝin ĉiutage por kunporti tagmanĝon, kiu kelkfoje estas la sola manĝaĵo el la tuta tago. «Je la kvara horo, mi manĝetas, kaj vespere mi elturniĝas. Se mi havas manĝaĵon, mi manĝas, se ne…  mi trinkas teon kaj enlitiĝas».           

 

Pli da homoj ĉe la "Restoracioj de la koro" 

Viviane petis de sia ludonanto, ke li interrompu la pagon de ŝia luprezo dum la trudizoliĝa periodo, sed ŝia peto estis rifuzita. Antaŭ du tagoj, ŝi petis helpon de la Restoracioj de la koro, kiu troviĝas apud ŝia hejmo. Ŝi bone konas ilin: ŝi estas volontulino ĉe ili. Nun, ŝi estas aliflanke. Laŭ Antonio Rodriguez, la respondeculo de la "Restoracioj de la koro" en la departemento 93, «en la departemento, la nombro de personoj akceptitaj en la centroj de disdonado, kreskis ĝis 20% averaĝe de post la komenciĝo de la trudizoliĝo».        

 

La civitanaj asocioj mobiliziĝas… 

En Seine-Saint-Denis, 28% el la loĝantaro vivas sub la malriĉa sojlo. Same kiel Viviane, aliaj loĝantoj petas helpon de la asocioj, ĉefe tiuj, kiuj ĉeestas ĉiutage en la kvartaloj. De post la komenciĝo de la trudizoliĝo, multaj inter ili «konvertiĝis» al nutrada helpo. En Saint-Denis, pluraj el ili disdonadas fruktojn, legomojn, kelkfoje kuiritajn pladojn.

Surloke, oni povas renkonti volontulojn de la asocioj Force Mentale7 Dreams, aŭ La Petite Liberté, kiuj intervenas en la kvartalo "Saussaie-Floréal-Courtille". «Nun, ni liveras averaĝe 200 ĝis 300 personojn ĉiutage. Ofte, ja la infanoj alvokas nin, ĉar la gepatroj ne aŭdacas, ili hontas», eksplikas Christophe Durieux, asocia aktivulo.       

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }