Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2020 5 06 /03 /mars /2020 14:19
Foto: Tauseef Mustafa / AFP / Getty Images)

06/03/2020

Pro al la usonaj premoj, unuatempe la Internacia Punkortumo (IPK) rezignis  persekuti la militantojn en la afgania konflikto. Tiun 5an de marto post apelacio, ĝi fine decidis persekuti la usonan armeon, la talibanojn kaj la afganiajn aŭtoritatojn. 

Tiu evento efikis kiel fulmotondro en Afganio. Kvin tajojn post la subskribo de traktato inter Usono kaj la talibanoj pri la definitiva eksiĝo de la eksterlandaj soldatoj el la lando, la IPK anoncis ĵaŭdon 5an de marto malfermon de enketo «pro militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro kontraŭ ĉiuj partoprenintaj partoj» en la afgania konflikto de post 2001, indikas la televidkanalo 1TVNews.

En aprilo 2019, la jurisdikcio de Hago unuatempe «forpuŝis la peton de la prokurorino Fatu Bensuda», konsiderante tiam, ke «la bonŝancoj de venko plu estis malfortaj pro la manko de kooperado de Kabulo kaj Vaŝingtono». La administracio Trump efektive minacis la IPK-n je reprezalioj kaj nuligis la enirvizon de S-ino Bensuda kaj de la personaro de la Kortumo sur la usonan teritorion.

La ŝanĝiĝo de la IPK estas do spertita kiel «historia momento» fare de Internacia Amnestio, kies respondeculo pri internacia justico deklaris :       

«Tio estas la unua vera espero de justico por la viktimoj de la milito, kiuj estis honteme ignorataj dum jaroj, inkluzive de la ĵusaj akordoj pri paco, kiu eĉ ne elvokis la demandojn pri la krimoj plenumintaj kontraŭ ili».

La malfermo de tiu enketo estas tre malbone akceptita de la militantoj, plu subskribas la NRO, inkluzive de «la grandaj potencoj, kiuj provis timigi la Kortumon».

 

Usona kolero 

La prokurorino de la IPK interesiĝas interalie pri la «ekscesoj plenumintaj inter 2003 kaj 2014», inter kiuj «la amasaj mortigoj de civiluloj fare de la talibanoj», «la asertoj pri torturoj de malliberuloj fare de la afganiaj aŭtoritatoj, de la usona armeo kaj de la CIA», substrekis 1TVNews.

La ĉefo de la usona diplomatio, Mike Pompeo, denuncas «netolereblan operacon nome de politika institucio, kiu transformiĝas en juĝan organon kaj respondecas al neniu». Kreita en 2002, la Internacia PunKortumo estas jurisdikcio universala kaj konstanta, al kio Usono neniam volis aniĝi.

De ĝia komenciĝo en 2001, la milito okazigis ĉirkaŭ 150 000 mortintojn en Afganio, el kiuj 2 300 estis usonaj soldatoj.       

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }