Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mars 2020 4 05 /03 /mars /2020 17:43
afp.com - ANGELOS TZORTZINIS

05/03/2020

Bildo: la polico forpelas migrantojn ekster la haveno de la greka insulo Lesbo, la 3an de marto 2020.

De semajno, la loĝantaro de la insulo Lesbo manifestas sian rifuzon pri la kreado de nova kampadejo por migrantoj ; de februaro 2020 en tiu urbo, kie situiĝas Moria, la plej granda kampadejo en Eŭropo, la situacio streĉiĝas.

Ĉi tie, 20 000 azilpetantoj amasiĝas en tre malstabila situacio. Ekstremdekstra malplimulto iom-post-iom instaliĝis, kaj grupetoj organizitaj en milico trudas sian ordon.

Partoj de vojoj blokitaj, kelkaj boatoj de rifuĝintoj malhelpataj albordiĝi, luprenitaj veturiloj detruitaj, timigoj kaj minacoj kontraŭ la azilpetantoj, la reprezentantoj de NeRegistaraj Organizaĵoj kaj la ĵurnalistoj… de post la foresto de la kontraŭ-ribela polico venintaj de Ateno por subpremi la manifestaciojn, kelkaj dekoj da loĝantoj organizitaj en milico ekspluatas la situacion.

Giorgos Pallis estis deputito de Lesbo por la partio Syriza (radikala maldekstro) inter 2015 kaj 2019. «Tio, kio okazas estas senprecedenca. Por la unua fojo, la polico akceptas, ke kelkaj personoj regu la stratojn sen aresti ilin, li rakontas. Por la unua fojo, ni vidas faŝismon en Lesbo, kaj tiuj personoj volas forpeli la NROjn kaj la rifuĝintojn. Ili esprimiĝas oficiale kaj publike en la sociaj retoj kaj sur la stratoj, kaj la polico nenion faras por malhelpi ilin».

La anonco, fare de Turkio pri malfermo de siaj landlimoj al Eŭropo, kaj la ebleco de novaj pli amasaj alvenoj en Lesbo, ne kvietigos la situacion. Kvankam tiuj ekstremdekstraj reprezentantoj estas malplimulto sur la insulo, ili sukcesis, tiujn lastajn tagojn, okupi la spacon forlasitan de la grekaj aŭtoritatoj.   

03/03/2020

Grekio: krioj, insultoj kaj pafoj por akcepti la boatojn de rifuĝintoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/03/grekio-krioj-insultoj-kaj-pafoj-por-akcepti-la-boatojn-de-rifugintoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }