Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mars 2020 6 07 /03 /mars /2020 21:47

07/03/2020

La 24an de februaro en Térraba, Kostariko, Yehry Rivera 45-jara, gvidanto de la komunumo Brörán, estis murdita de surloka grupo, armita per bastonoj, maĉetoj, ŝtonoj kaj almenaŭ unu pistolo.

Tiujn lastajn tagojn, pluraj grupoj de defendo de Homaj rajtoj tamen atentigis la aŭtoritatojn pri la perforto de ne-indiĝenaj grupoj.

Tiuj grupoj kontraŭstaras perforte la Brörán kaj aliajn Indiĝenojn, kiuj volas reakiri siajn praajn teroj, konforme kun la leĝo de 1977 pri la indiĝenaj popoloj. Tiu leĝo garantias al ili 24 teritoriojn, ekskluzive rezervitajn al la komunumoj, kiuj havas historiajn ligilojn kun la tero. Sed tiu leĝo estis neniam aplikata. La Bribrioj kaj la Brörán do reprenis posedon de kelkaj teroj, sed preskaŭ duono el la teritorioj Brörán kaj Bribri plu estas okupataj de lignolaboristoj kaj ne-indiĝenaj agrikulturistoj, kiuj postulas siajn proprietajn rajtojn kaj heredaĵojn.

De pluraj jaroj, la loĝantoj de Bribri kaj Brörán estas viktimoj de serio da perfortaj atakoj, rasisma turmentado kaj falsaj procesoj. En 2013, Rivera postvivis jam perfortan atakon, dum li provis haltigi kontraŭleĝajn arbohakistojn. La suspektato estis liberigita, ricevinte la ordonon ne reiri al Térraba dum ses monatoj. En 2015, la "Interamerika Komisiono pri Homaj rajtoj" petis de la kostarikaj aŭtoritatoj, ke ili protektu la vivon kaj la fizikan tutecon de la popoloj Bribri kaj Brörán.

Kostariko enkalkulas ok etnajn indiĝenajn grupojn, al kiuj apartenas 105 000 personoj. Tio reprezentas ĉirkaŭ 2,4% el la tuta loĝantaro.

La murdo okazas apenaŭ du semajnojn post kiam Mainor Ortiz Delgado, 29-jara, ĉefo de la indiĝena popolo Bribri de apuda Salitre, estis vundita dum atako per armilo, kaj malpli ol jaro post kiam Sergio Rojas Ortiz, 59-jara, estis mortpafita. Tiuj du krimoj plu estas nepunitaj. Rivera, Delgado kaj Ortiz ŝajne estis «protektataj», kiam ili estis atakitaj.           

La registaro promesis enketon pri la kreskanta listo de krimoj, sed neas ĉian kulpecon en tiu ondo da perforto. En Tvitero, la prezidento Carlos Alvarado kondamnis la murdon kaj konfirmis, ke viro estis arestita.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }