Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 janvier 2020 2 21 /01 /janvier /2020 16:00
(SIMON GUILLEMIN / HANS LUCAS)

21/01/2020

Landoj, eksportistoj de forĵetaĵoj, kaj maraj kompanioj prenis sur sin la koston de la reveno de la konteneroj. 

Reveno al la sendinto. Lundon 20an de januaro, la aŭtoritatoj de Malajzio anoncis, ke ili resendis 150 kontenerojn da plastaj kontraŭleĝaj forĵetaĵoj al iliaj originaj landoj, substrekante, ke la landoj de Sud-Oienta Azio ne volis fariĝi «rubejo» por la industriaj landoj.  

Sume, Malajzio resendis 150 kontenerojn, kiuj entenas ĉirkaŭ 3 737 tunojn da forĵetaĵoj, inter kiuj 143 al Francio, 42 al Unuiĝinta Reĝlando, 17 al Usono kaj 11 al Kanado. La lando intencas ekspedi baldaŭ 110 pliajn tunojn da ili, inter kiuj 60 al Usono.

  

La tutmonda merkato de reciklado sinkis en kaoson 

La tutmonda merkato de reciklado sinkis en kaoson post la decido de Ĉinio fermi sian pordon al plimulte da specoj de plastaj forĵetaĵoj en 2018. Multaj ĉinaj entreprenoj pri reciklado estis delokitaj en Malajzio. Sed tie la kapablecoj de reciklado estas ja malsuperaj al la alvenaĵoj, kaj kelkaj lokoj estas inunditaj de rubaĵoj.   

La landoj, eksportistoj de forĵetaĵoj kaj la maraj kompanioj prenis sur sin la koston de la reveno de la konteneroj, laŭ la malajzia ministrino pri Medio. «Ni ne volas pagi eĉ centimon. Homoj sendas rubaĵojn ĉe ni, ni ne estas supozataj pagi por resendi ilin», ŝi deklaris.

Tiujn lastajn monatojn, pluraj landoj en Sud-Orienta Azio praktikis la saman politikon. Indonezio reekspedis centojn da konteneroj al ilia origina lando, kaj pasintan someron post longa konflikto, Filipinoj resendis al Kanado kargoŝipon, kiu entenis sesdekon da konteneroj.

 

21/09/2019

Indonezio: 547 konteneroj de forĵetaĵoj estas resenditaj al la industrilandoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/indonezio-547-konteneroj-de-forjetajoj-estas-resenditaj-al-la-industrilandoj.html

De julio, Indonezio rifuzis 547 kontenerojn de ne-konformaj forĵetaĵoj, kaj resendos ilin al siaj originaj landoj, anoncis merkredon la doganaj aŭtoritatoj. De post somere, la arkipelago de Sud-orienta Azio intensigas siajn kontrolojn.

De julio ĝis meze de septembro, en sumo de 2 041 konteneroj ekzamenitaj en kvar el la plej gravaj havenoj de la lando, la indoneziaj doganoj trovis 547 kontenerojn, kiuj entenas forĵetaĵojn malbone kribritajn aŭ danĝerajn.

Indonezio menciis, ke ĝi ne volas fariĝi rubejo de la pli riĉaj landoj, kaj jam resendis 331 kontenerojn. Ĝi pretiĝas resendi 216 aliajn.

«Laŭ la konvencio de Bazelo» pri la danĝeraj forĵetaĵoj, «la importitaj forĵetaĵoj miksitaj kun hejmaj ruboj aŭ danĝeraj forĵetaĵoj estu reeksportitaj», substrekis Heru Pambudi, ĝenerala direktoro de la doganoj en deklaro al ĵurnalistoj. 

La doganaj servoj kaj la ministrejo pri Medio ankaŭ punis tri indoneziajn kompaniojn, ĉar ili importis ne-konformajn forĵetaĵojn. 

La respondeculo montris en la haveno de la ĉefurbo Ĝakarto, Tanjung Priok, 9 kontenerojn, kiuj estos resenditaj al Aŭstralio venontan merkredon.

Indonezio resendas al tiu lando, najbara en Pacifiko, la plej grandan nombron de konteneroj, 100 en la lasta periodo.

La aliaj konteneroj bojkotitaj estas rekondukitaj al Usono, Nov-Zelando, Honkongo, kaj pluraj eŭropaj landoj, inter kiuj Germanio, Francio aŭ Belgio.

La decido de Ĉinio ĉesigi komence de 2018 la importadojn de plastaj forĵetaĵoj estigis kaoson en la monda merkato de recikligo kaj devigis la industrilandojn trovi aliajn cellokojn por siaj forĵetaĵoj.

De tiam, grandegaj kvantoj da forĵetaĵoj estis rekondukitaj al Sud-Orianta Azio, kie la recikligaj kapablecoj estas limigitaj, kaj kie la forĵetaĵoj ofte amasiĝas en rubejoj, estas bruligitaj je improvizita maniero, aŭ finiĝas en la maro.

https://www.sciencesetavenir.fr/nature-environnement/indonesie-547-conteneurs-de-dechets-renvoyes-vers-les-pays-developpes_137375

https://www.youtube.com/watch?time_continue=1&v=4VQ0Uks8HMc

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }