Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 janvier 2020 1 20 /01 /janvier /2020 15:15

20/01/2020

Miloj da personoj kolektiĝis dimanĉon en Bolonjo (nordo), alvoke de la juna kontraŭ-faŝisma movado "la Sardinoj", kiu deziras pezi en la decidiga regiona baloto, kiu okazos la 26an de januaro en Emilio-Romanjo. Matteo Salvini intencas fari de ĝi nacian veton.

Post semajno, venko de ekstremdekstro en tiu influloko de la itala maldekstro povus konduki al defalo de la registaro, formita de la Demokrata Partio (maldekstro) kaj de la Movado 5-steloj, kaj provoki anticipan deputitan baloton, arde deziratan de Matteo Salvini.

Naskiĝinta la 14an de novembro 2019 en Bolonjo, administracia centro de la regiono Emilio-Romanjo, "la Sardinoj" amasigis ĉi tiun tagon 14 000 personojn por denunci la parolojn «de malamo kaj divido» de Matteo Salvini, la ĉefo de la Ligo (ekstremdekstro).

De du monatoj, la protest-movado fondita de kvar nekonatuloj, kompreneme aŭskultata de la maldekstruloj pliampleksiĝis, kaj dekoj da manifestacioj, akompanataj de la "kanto de la partizanoj" Bella Ciao, jam kolektis centojn da miloj da personoj en la tuta lando.

"La Sardinoj" atendis dimanĉon de 20 ĝis 30 000 personoj por sia festa kolektiĝo, nomita «Bentornati in mare aperto» (Bonvenon meze de maro), kiu daŭris dum vespere sur placo de la urbo, kun koncertoj de rok- kaj rep- muziko.

«Tio certe estos grava ŝanĝo por la itala politiko», deklaris dimanĉon Mattia Santori, 32-jara, unu el la kvar fondistoj de "la Sardinoj" en intervjuo en la ĵurnalo "La Repubblica".

«Ni montris, ke ni povas politikumi sen mallojalaj sintenoj (...). Ni jam venkis populismon: Salvini elmontras sin en drinkejoj kaj memfotas sin, niaflanke ni plenigas la placojn», li aldonis.

La lastaj opinisondoj afiŝas la elirantan prezidanton de la regiono Stefano Bonaccini (Demokratia partio, maldekstro) preskaŭ samnivele ol Lucia Borgonzoni, senatanino de la Ligo, kaj dekstra kandidatino. Ĉiu el ili atingas ĉirkaŭ 45% da intencoj de voĉdono.

02/12/2019

Italio: sur la stratoj kaj en la reto, benkoj da «sardinoj» kontraŭ ekstremdekstro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/italio-sur-la-stratoj-kaj-en-la-reto-benkoj-da-sardinoj-kontrau-ekstremdekstro.html

Fondita antaŭ du semajnoj de kvar tridekjaraj amikoj en Bolonjo, la «movado de la sardinoj» jam sukcesis mobilizi dekojn da miloj da personoj sur placoj de Italio, danke al la sociaj retoj. La "sardinoj" celas lukti paceme kontraŭ la ekstremdekstraj partioj, interalie la Ligo de Matteo Savini.

Ili defendas la ideon de socio liberigita de malamo kaj perforto. Sabaton 30an de novembro, miloj da simpatiantoj kolektiĝis en Florenco. Dimanĉon 1an de decembro, la "sardinoj", kunigitaj de la fama verkisto Roberto Saviano, invadis la grandegan placon de la Dôme en Milano.

La forta mobilizado de tiu tute nova movado eksplikiĝas per la potenca turbin-motoro de la "sardinoj", kiuj kolektiĝas en stretaj benkoj, same kiel tiuj etaj fiŝoj, kio pravigas la nomon de la movado. Tiu motoro estas la platformoj de ciferecaj komunikaĵoj, uzataj por pasi de virtualmedio al realo. En daŭro de du semajnoj, la fejsbuk-paĝo «la arkipelago de la sardinoj» enkalkulas jam 170 000 membrojn, kaj la diskuto sin sekvas konstante.  

Tio donas sencon al tiu movado, kiu sekvas neniun partion, inspirita de la kontraufaŝismaj principoj, kaj klare kontraŭ-Salvini. Ĝiaj alvokoj al manifestacio efektiviĝas per amuzaj kaj kortuŝaj fotoj. Kiel tiu ĉi, enretigita de sociologo 84-jara, kiu surhavas longan robon sardinforme, solidarece kun la movado. Estas multaj esperplenaj mesaĝoj, kiel tiu ĉi: «Mi estas kvindekjara, mi manifestacias por la unua fojo, ĉar mi sentas min en vivplena komunumo»

 

La movado kreskigas sian videblecon

Tvitero estas aparte uzata dum la manifestacioj. La unua okazis en Bolonjo la 14an de novembro. Ekzemple, tiu pepaĵo de studento en Florenco: «Ni ne plu eltenas malamon» estis miloble repepita en daŭro de tri horoj. Grupoj ankaŭ kreiĝas en Vacapo, kaj Instagram estas tre uzata por retpoŝti videojn, filmitajn dum fulmaperoj.         

http://www.rfi.fr/europe/20191202-italie-sardines-mobilisation-reseaux-sociaux

https://www.youtube.com/watch?v=pQx0FzmIQKY

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }