Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 janvier 2020 3 22 /01 /janvier /2020 15:18
Foto Reuters

22/01/2020

Laŭ la NeRegistara Organizaĵo, dek bankoj kutime ĉeestantaj ĉe la "Monda Ekonomia Forumo", financis inter 2015 kaj 2018 la sektoron de la fosiliaj bruligaĵoj ĝis 1 000 miliardoj da dolaroj.

Laŭ "Greenpeace", bankoj, asekuraj kaj pensiaj fondusoj ĉeestantaj en Davos, plu financas ĝis pluraj miliardoj de dolaroj la fosiliajn bruligaĵojn, tiel kontribuante al la klimata krizo. En raporto publikigita mardon 21an de januaro, la NRO mencias aparte iliajn investojn de post la subskribo en decembro 2015 de la Pariza Interkonsento, celanta limigi la klimatan varmiĝon.

Laŭ "Greenpeace", dek bankoj kutime ĉeestantaj ĉe la "Monda Ekonomia Forumo" financis inter 2015 kaj 2018 la sektoron de la fosiliaj bruligaĵoj ĝis 1 000 miliardoj da dolaroj: JP Morgan Chase, Citi, Bank of America, RBC Royal Bank, Barclays, Mitsubishi UFG, TD Bank, Scotiabank, Mizuho kaj Morgan Stanley. 

Flanke de la pensiaj fondusoj, tri el tiuj, kiuj ĉeestis en Davos pasintjare, posedas ĝis 26 miliardoj da dolaroj en la petrol-kompanioj Shell, Chevron aŭ Exxon kaj en diversaj bankoj, kiuj financas ekspluatadon de fosiliaj bruligaĵoj. Sumo kvazaŭ ekvivalenta al la pasintjara enborsigo de la sauda giganta petrol-firmao Aramco, la plej impona iam realigita.       

 

Risko de financa krizo 

Greenpeace fine denuncas la subtenon de gravaj mondaj asekuristoj al la projektoj de ekstraktado de fosiliaj bruligaĵoj, menciante interalie AIG, Prudential, Sompo, Tokio Marine aŭ Lloyds. Laŭ la NRO, tiuj entreprenoj adoptas la saman sintenon, kiu kondukis al la grava krizo de 2007-2008 ligita interalie al la «subprime» (hipotekpruntoj), kiam «la financaj agentoj, dezirantaj rapidan profiton ne komprenis aŭ ignoris la riskojn».

 

«Spite avertojn, ili nutradas novan ĝeneralan financan krizon subtenante la industrion pri fosiliaj bruligaĵoj. Tiuj financistoj estas almenaŭ hipokritaj asertante, ke ili volas savi la planedon, dum ili mortigas ĝin kontraŭ rapida profito».  

Jennifer Morgan, respondeculino de Greenpeace en raporto  

 

Fronte al la kritikoj, la "Monda Ekonomia Forumo", kiu komenciĝis mardon, provas forviŝi sian eksteran bildon de «klubo de riĉuloj», kaj invitis aktivulojn, kiel la junan svedan klimat-aktivulinon Greta Thunberg.

«Ni vivas dum komenciĝo de amasa formorto, kaj vi parolas nur pri mono, kaj pri la fabeloj de eterna ekonomia kresko? Kiel vi povas aŭdaci fari tion?» 

Tiu diskurso al la estroj de la tuta mondo, ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko estas unu el la plej frapaj el tiuj, parolataj de Greta Thunberg en 2019. Tiu ĉi kaj aliaj inspiris milionojn da personoj en la tuta mondo, kiuj mobiliziĝis kaj postulis de la registaroj, ke ili luktu kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.         

«Vendredoj por la estonteco», semajna rendevuo iniciative de la juna sveda aktivulino, aŭ «Extinction Rebellion», la movado soci-ekologia, klamas tion laŭte kaj forte: estas tempo reagi.

2019 estis markita de esceptaj varmoj. Eŭropo suferis ne pri unu sed du ondoj da varmo en junio, poste en julio, kun rekordo de temperaturoj. Aŭstralio spertas unu el la plej varmegaj someroj de sia antaŭnelonga historio.

Ĉi-jare, Siberio kaj Amazonio, ambaŭ plej grandaj arbaroj de la planedo estis detruitaj fare de gigantaj incendioj. En Rusio, preskaŭ 3 milionoj da hektaroj brulis, ekvivalento al la dimensio de lando kiel Belgio. Sammomente, la amazonia arbaro brulis kun rapideco neniam spertita antaŭe.

Ankaŭ la inundoj intensiĝis sur la planedo, pli detruaj ol iam. Japanio alfrontis la tifonon Hagibis, la plej potenca de antaŭ kvin jardekoj, dum Venecio suferis sian plej altan "acqua alta" de post 1966.

La sciencistoj, inter kiuj Petteri Taalas, ĝenerala sekretario de la Monda meteologia organizaĵo, havas eksplikon pri tiu grava klimata perturbo: «La klimata ŝanĝiĝo daŭras, kaj ne pliboniĝas konforme kun la Pariza Interkonsento. La dek lastaj jaroj estis la plej varmaj de tiu periodo de 170 jaroj. Ni havas tri ĉefajn forcejefikajn gasojn: la Karbona dioksido, la metano kaj la ridgaso. Pri ĉiuj ĉi gasoj, ni atingis rekordojn».

Sed ĉiuj ne estas konvinkitaj pri la urĝeco savi la planedon, Donald Trump je la unua rango:

«Mi anoncis la eksiĝon de Usono el la abomeninda, multekosta, partieca Pariza interkonsento. Ni remetas niajn kuraĝajn ministojn al la laboro».

Tiuj vortoj incitegas Greta Thunberg. Tiu juna svedino 16-jara, tuŝata de Asperger-sindromo fariĝis instigantino de la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo sur la tuta planedo. Ŝi estis nomumita eminentulino 2019 de la magazino «Time». Tio faras de ŝi la plej juna laŭreatino de tiu distingaĵo. Por eviti emisiojn de karbono estigita de la aviadiloj, ŝi iris al Novjorko per velŝipo, por partopreni la Pintkunvenon pri la klimato ĉe la Ĝenerala asembleo de UN. Ŝi deziris atingi Ĉilion por la COP25, kiam la loko ŝanĝis por Madrido.     

En Hispanio, Eŭropa Unio prezentis la plej ambician planon, kiu celas progresi ĝis karbono-neŭtra ekonomio, antaŭ la fino de la jaro 2050. Dekoj da malgrandaj landoj aliparte interkonsentis pri similaj longtempaj celoj, sed siaflanke, aliaj gravaj emisiantoj kiel Usono, Ĉinio aŭ Brazilo, retropaŝis.

Malgraŭ longaj diskutoj dum 25 similaj eventoj, la COP finiĝis en seniluziiga etoso.       

Neniu internacia akordo estis starigita interalie pri la reguloj de la karbon-merkato aŭ la helpo al la evolulandoj por adaptiĝi al la konsekvencoj de la klimata perturbo.

La ekologiismaj aktivuloj akuzas la plej riĉajn landojn, ke ili malmulte engaĝiĝas por lukti serioze kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.  

Iliaj esperoj estas nun metitaj en la venontan pintkunvenon pri la klimato, kiu okazos en Glasgovo en novembro 2020.

https://fr.euronews.com/2019/12/27/2019-l-annee-noire-du-climat

https://www.youtube.com/watch?v=ssDFhi2WFYI&feature=emb_logo

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }