Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2019 4 04 /07 /juillet /2019 21:11

04/07/2019

Mohammad Habibi, malliberigita, aktivulo pri la rajtoj de la instruistoj, estas en malbona sanstato, kaj spertas rifuzon de la specialigita kuracado, kion li urĝe bezonas.

Li suferas ĉe la maldekstra brako pri osto-tumoro, kiu dikiĝis en malliberejo, sen kuracado.

Tiu defendanto de la homaj rajtoj, nuntempe enkarcerigita en la malliberejo Evrin en Teherano, estis translokita al malsanulejo de Teherano en novembro 2018 dum mallonga tempo, por submetiĝi al novaj testoj kaj diagnoza kirurgio. Sed li estis resendita al la malliberejo, sen ricevi la specialigitan kuracadon, kion li bezonas, ĉar la pun-aŭtoritatoj rifuzis pagi la koston.

Kvankam en marto, la familio de Mohammad Habibi konsentis pagi por sia kuracado, la aŭtoritatoj forpuŝis liajn ripetitajn petojn de translokado al la malsanulejo por diagnoza operacio, utila por determini, pri kia tumoro temas. Oni timas, ke tio estu maligna kaj kancera tumoro.

Mohammad Habibi spertas ankaŭ viglajn dolorojn ĉe la brusto kaj pulmoj, de post lia perforta arestado en majo 2018, sed la kuracistoj ĉe la dispensario de la malliberejo provizis al li nur inhalilon.

Mohammad Habibi, membro de la estraro de la Sindikato de la instruistoj de Teherano, estis arestita unuan fojon la 3an de marto 2018 antaŭ siaj studentoj, ekstere de la lernejo de Teherano, kie li instruadis. La pasdaranoj aspergis lin per pipro kaj frapis lin dum lia arestado. Li  estis translokita en sekretan lokon, kie li restadis en izoliteco dum ĉirkaŭ 16 tagoj, kaj suferis plurfoje pridemandadojn kaj torturojn. Li estis poste translokita al la malliberejo Evine.

S° Habibi estis liberigita kontraŭ kaŭcio la 15an de aprilo, sed estis denove perforte arestita, la 10an de majo pro lia partopreno al paca manifestacio, antaŭ la konstruaĵo de la Organizaĵo por planado kaj buĝeto en Teherano.     

La 23an de julio, li aperis ĉe la revolucia tribunalo de la 26a ĉambro de la revolucia tribunalo de Teherano, kiu daŭris nur du horojn. Ĝi ignoris la frap-spurojn sur lia korpo. Li ricevis permeson vidi sian advokaton nur 10 minutojn antaŭ sia proceso.

En aŭgusto 2018, li estis kondamnita de la revolucia tribunalo de Teherano al 10 jaroj kaj duono da malliberejo. Li fakte efektivigos de ili almenaŭ 7 jarojn kaj duonon.

La 24an de decembro, la apelacia kortumo konfirmis lian punon.

Li ankaŭ estis submetita al malpermeso vojaĝi kaj aparteni al sindikatoj kaj politikaj partioj dum du jaroj, plus 74 skurĝbatoj, kiam li estos liberigita.

La aktivulo pri rajtoj de la instruistoj, Mohammad Habibi, estis agnoskita kulpa pri «kolektiĝo kaj koluzio kontraŭ la nacia sekureco», «propagando kontraŭ la Ŝtato» kaj «tumulto kontraŭ la publika ordo». 

20/08/2018

Irano: Labourstart Kampanjo: liberigu Mohammad Habibi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/irano-liberigu-mohammed-habibi.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }