Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2019 5 05 /07 /juillet /2019 18:12
© Antonio Ribeiro/Survival

05/07/2019

Bildo: Janomama patrino kaj ŝia infano, en komunumo tuŝita de malsano, importita de la oresploristoj (1990)

Ĝis 10 000 oresploristoj invadis la terojn de la Janomamoj norde de Brazilo, importante kun ili paludismon, kaj poluante multajn riverojn per hidrargo.

Kvankam plejparte el la Janomamoj rilatas kun la ne-indiĝena socio, estas sciate, ke almenaŭ unu nekontaktita grupo vivas en la invadita areo ; la aŭtoritatoj enketas pri signoj, kiuj indikas, ke ĝis ses aliaj nekontaktitaj komunumoj vivas tie.

La amasa alfluado de oresploristoj estas denuncita de la surlokaj indiĝenaj ĉefoj, kiuj jam bedaŭras la morton de kvar infanoj. Ili mencias, ke la oresploristoj konstruadas koloniojn kaj surteriĝejojn, kuraĝigitaj de la subteno de la prezidento Bolsonaro al la teritoriaj invadoj, kaj de liaj senĉesaj atakoj kontraŭ la indiĝenaj popoloj.

Kelkaj minkampoj estas nur kelkajn kilometrojn proksime de nekontaktitaj Janomamoj.

La Janomama asocio Hutukara taksas al 10 000 la nombron da oresploristoj. Ĝi ankaŭ mencias detruadon de fiŝoj kaj ĉasaĵoj, kiuj estas esencaj al ili por vivteni sin.

La Janomamoj postulas de la registaro, ke ĝi forpeladu la oresploristojn. Pli frue ĉi-jare, la indiĝenoj de Brazilo kondukis la plej grandan internacian manifestacion iam organizitan por la defendo de la indiĝenaj rajtoj, tuj post la paroladoj de la prezidento Bolsonaro, kiu deklaris veran militon kontraŭ tiuj popoloj kaj ties rajtoj.

La 35 000 Janomamoj dispartiĝas ambaŭflanke de la landlimo inter Brazilo kaj Venezuelo. Dum antaŭa orimpetego, fine de la 1980aj jaroj, 20% el la Janomama popolo de Brazilo mortis pro malsanoj, importitaj de la oresploristoj.     

Post longa internacia kampanjo kondukita de Davi Kopenawa Yanomami, "Survival" kaj la CCPY (Por-Janomama Komisiono), la Janomamaj teroj de Brazilo estis finfine demarkaciita en 1992 kun la nomo «Parko Janomamo». La teritorio de la Janomamoj de Brazilo kaj Venezuelo formas kunkune la plej vastan arbaran indiĝenan teritorion en la mondo.

Davi Kopenawa, kromnomita «la Dalai-lamao de la tropika arbaro», deklaris: «Kvar el niaj riveroj - Uraricoera, Mucajaí, Apiaú kaj Alto Catrimani – estas poluitaj. La situacio pligraviĝas, ĉar pli kaj pli da oresploristoj alvenas. Ili alportas nenian bonon, nur ĉagrenojn. Paludismo kreskis ĉi tie, kaj mortigis kvar el niaj infanoj».  

Stephen Corry, direktoro de "Survival International" deklaris: «La rasismo de Bolsonaro havas katastrofajn konsekvencojn – kaj la nuna orimpetego norde de Brazilo estas nur ekzemplo. Ĝi estas detruiga por la Janomama popolo, kiu jam estis atakita kaj masakrita tridek jarojn antaŭe, dum la lasta orimpetego en la regiono. Bolsonaro ĝoje ĉeestas la morton de popolo, kaj detruadon de la arbaro ; nur ĝenerala protestokrio en Brazilo kaj en la tuta mondo povos haltigi lin».       

24/04/2019

Brazilo: la indiĝenoj mobiliziĝas kontraŭ Jair Bolsonaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/brazilo-la-indigenoj-mobilizigas-kontrau-jair-bolsonaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }