Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 août 2018 2 28 /08 /août /2018 12:47

28/08/2018

La 4an de aŭgusto, Mohammad Habibi, instruisto kaj sindikatisto en Irano, estis  kondamnita je dek jaroj kaj duono da malliberejo. La Irana Islama Revolucia Tribunalo kondamnis lin ankaŭ al du jaroj da malpermeso de sociaj kaj politikaj aktivecoj, du jaroj da malpermeso de vojaĝo, kaj 74 skurĝbatoj. Kiel membro de la Irana asocio de la instruistoj de Teherano, Habibi estas unu el la multaj sendependaj sindikatanoj turmentitaj de la iranaj publikaj aŭtoritatoj, pro siaj laŭleĝaj aktivecoj. Li estis arestita en majo dum paca manifestacio, kaj de tiam estas enkarcerigita en ekstreme malfacilaj vivkondiĉoj.      

Iliaj familianoj, kiuj vizitis lin en malliberejo deklaris, ke li estas severe mistraktata. La publikaj aŭtoritatoj plu rifuzas al li la urĝan kuracadon, kiun li bezonas. Ni bezonas vian urĝan subtenon por postuli de la iranaj aŭtoritatoj la tujan kaj senkondiĉan liberigon de Habibi.     

Retmesaĝo:

Mi postulas de la iranaj aŭtoritatoj, ke ĝi adoptu ĉiajn necesajn aranĝojn por tuja kaj senkondiĉa liberigo de Mohammad Habibi kaj de la aliaj sindikatanoj enkarcerigitaj pro siaj laŭleĝaj sindikataj aktivecoj. Mi ege maltrankviliĝas pro la malfacilaj karceraj vivkondiĉoj truditaj al S° Habibi, kaj timas pro lia sanstato kaj lia vivo. Mi konsideros vian registaron kulpa pri ĉia pligraviĝo de lia situacio.   

Partnerece kun la Internacio pri Edukado, tutmonda sindikata federacio, kiu grupigas 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, kaj reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj pri eduka subteno    

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }