02/12/2018
Pasintan sabaton, tagon antaŭ la COP24 en Katovico, Pollando, la aktivuloj pri medio denove manifestaciis kontraŭ la karbo en Berlino, kaj ĉefe en Kolonjo, alvoke de pluraj asocioj pri defendo de la medio.
Ili estis 6 000 en Berlino laŭ la polico, 16 000 laŭ la organizantoj, kaj 10 000 en Kolonjo. Ili estis malpli multnombraj ol dum la lasta manifestacio kontraŭ la karbo, pasintan junion. «La grizaj kostumoj trovarmigas nian estontecon!», «Karbo, ne dankon!» estis legeble sur la malvolvitaj flagrubandoj, inter la Brandeburga pordo kaj la kancelario, en la germana ĉefurbo.
Mark kaj Angelica, juna paro da studentoj, partoprenas ĉiujn manifestaciojn por la klimato. «Tie mi estas, ĉar mi volas sendi klaran mesaĝon por ĉesigo de la karbo-ekspluatado», eksplikis Mark. «Ĉar kiel junulo, mi konsideras aparte grave engaĝiĝi por la klimato» aldonis Angelika.
La aktivuloj de Berlino kaj Kolonjo postulas de la germana registaro, ke ĝi engaĝiĝu en Katovico por drasta redukto de la emisioj de CO2.
Laŭ la kalkuloj de la NROj pri defendo de la medio, Germanio devas fermi ekde 2020 siajn plej poluantajn karbocentralojn, por redukti siajn emisiojn de CO2 ĝis 100 milionoj da tunoj.
Tio estas laŭ ili, la sola rimedo ne maltrafi la klimatajn celojn, difinitajn dum la konferenco de Parizo, kiu okazis antaŭ tri jaroj.