Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 décembre 2018 6 01 /12 /décembre /2018 14:56
Foto ilustraĵoj fare de Matt Dorfman. fotofonto: Bridgeman bildoj.

01/12/2018

«La apokalipso de la insektoj proksimiĝas» skribas la ĵurnalo "New York Times Magazine" sur la unua paĝo de sia eldono, la 2-an de decembro. «Kion signifas tiu kadukeco por la cetero de la surtera vivo?» pridemandas la semajna ĵurnalo. En longa artikolo enretigita la 27-an de septembro, la ĵurnalo faras tiun teruran konstaton: ĉie en la mondo specioj malaperas, kaj inter tiuj, kiuj postvivas, la nombro de individuoj malkreskegas.

Jam antaŭ jaro, studado montris, ke en nur dudek jaroj, tri kvaronoj el la flugantaj insektoj ĉeestantaj en la germanaj naturaj rezervejoj jam malaperis. «En Usono, sciencistoj antaŭnelonge malkovris, ke la populacio de monarkaj papilioj malkreskis je 90% dum la lastaj dudek jaroj, t.e perdo de 900 milionoj da individuoj, notas la semajna ĵurnalo, kaj la populacio de burdoj (Bombus auricomus), kiuj vivis en 28 Ŝtatoj, malkreskis je 87% dum la sama periodo».

Tiu perdo de biodiverseco estas konata kiel sesa amasa malapero de la specioj: «Por la sesa fojo en la historio de la mondo, granda nombro da specioj malaperas en malkutime rapida sinsekvo, kaŭzita ĉi-foje, ne pro asteroidoj aŭ glaciaj periodoj, sed pro la homoj», notas la aŭtoro.

La insektoj ludas konsiderindan rolon en polenado, diserigo de la grundoj, kreskado de la plantoj. Alivorte, ili aktive partoprenas al la ekvilibro de la ekosistemoj de nia planedo, kaj ilia foresto povus estigi ĉenajn reakciojn por la aliaj specioj, jen animalaj jen vegetalaj. La "New York Times Magazine" gurdas:

«La naturo estas resilienca, sed ni tiagrade ekspluatas ĝin, ke tio povus kaŭzi kolapson de la sistemo».       

https://www.courrierinternational.com/une/lapocalypse-est-proche-pour-les-insectes?utm_medium=Social&utm_source=Twitter&Echobox=1543578888

https://www.youtube.com/watch?v=AMp1tcs7xaI

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }