
03/12/2018
Dimanĉon, dekoj da miloj da personoj manifestaciis por la klimato en Bruselo sammomente, kiam la COP24 malfermiĝis en Pollando.
Pli ol 65 000 manifestaciantoj, laŭ la polico, partoprenis al la plej granda manifestacio por la klimato iam organizitaj en Belgio, taksas la organizantoj.
En kvieta homamaso, aktivuloj kaj multaj familioj kun infanoj portantaj afiŝtabulojn, skandis mesaĝojn petantajn de la politikaj respondeculoj, ke ili faru pli por garantii pli verdan estontecon.
«Politikuloj, kie vi estas? Vi venu kun ni, la popolo. Dua planedo ne ekzistas», alparolis membro de la NRO Oxfam.
Okaze de tiu evento, la komunaj transportoj en la tuta urbo estis senpagaj, kaj la servo de nacia trajno de la SNCB proponis reduktitan bileton je 5 eŭroj.
La manifestacio estis planita por la lanĉo de la COP24. Dum tiu pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimato, reprezentantoj de 200 landoj premitaj fronte al la klimata urĝeco, provos dum du semajnoj revigligi la akordon de Parizo de decembro 2015.