Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 décembre 2018 3 12 /12 /décembre /2018 20:33

12/12/2018

Miloj da albanaj studentoj partoprenis mardon 11an de decembro en Tirano al la plej granda manifestacio de post la komenciĝo de ilia movado pasintsemajne. Ili postulas malaltigon de siaj lernejkostoj. Tiu studenta mobilizado estas senprecedenca en la universitatoj de post la manifestacioj kontraŭ la komunisma reĝimo en 1990.

Subtenataj de kelkaj centoj da liceanoj, la studentoj manifestaciis interalie antaŭ la ministrejo pri Edukado, ĵetante ovojn, kelkaj provante bruligi la flagojn de tri politikaj partioj de la lando.

«Malaltigu la kostojn!», «Ni volas laboron, edukadon!», «Ni estas unuiĝintaj, politikuloj volas dividi nin!» skandis la manifestaciantoj, inter kiuj multaj portis albanajn kaj eŭropajn flagojn.

Je la komenco, ili intencis protesti kontraŭ la fakturado de la help-ekzamenoj, aranĝo pri kio la registaro rezignis rapide. Sed iliaj postuloj multobliĝis: malaltigo de la lernejkostoj, altigo de la buĝeto pri Edukado, pli bona reprezentado en la universitatoj, lukto kontraŭ la koruptado en la profesoraj korpusoj por akiri diplomon, ktp.

 

Vivkondiĉoj kaj lernejkostoj 

«La manifestacioj ne koncernas nur tiun leĝon, kiu fakturas interalie la ekzamenojn, eksplikas Bora Mima, studentino pri historio. Ni sukcesis nuligi ĝin. Sed hodiaŭ, ni denuncas multajn aliajn aferojn. La vivkondiĉoj en la universitataj rezidejoj ekzemple, en kiuj neniuj investoj okazis de pli ol 30 jaroj. La studentoj devas pagi por ĉiuj bazaj bezonoj: varma akvo, necesejoj. La studentoj devas vicumi dum horoj por preni duŝon. La vivkondiĉoj por la studentoj en Albanio estas mezepokaj».   

Preter la vivkondiĉoj, Bora Mima memorigas, ke la lernejkostoj estas nun kerne de la studenta mobilizado. «La ĉefaj demandoj estas duondividi la lernejkostojn. Ni volas, ke la registaro investu en nian estonton. Kion antaŭvidis la nova leĝprojekto, estis malembarasiĝi pri la edukaj elspezoj. Kvazaŭ tio estus pagenda servo, sed ne rajto. Ili provas ricevi nian aprobon pri tio».   

En la publikaj universitatoj, kiuj akceptas ĉirkaŭ 110 000 studentojn, la lernejkostoj varias inter 160 ĝis 2 560 eŭroj, grava sumo en tiu malriĉa lando, kie la averaĝa salajro proksimumas 350 eŭrojn. La buĝeto pri Edukado reprezentas 3,3% el la  Malneta Nacia Produkto de tiu lando, kiu figuras inter la plej malriĉaj landoj en Eŭropo. Unu junulo el tri estas sen laboro (14% naciskale), kaj tiu situacio nutras amasan elmigradon.               

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }