13/12/2018
Bildo : «La leĝo de sklaveco ebligas al la reĝimo subpremi ankoraŭ pli la popolon».
1 500 personoj manifestaciis en Budapeŝto kontraŭ la «rajto al sklaveco», kaj serio da novaj leĝoj adoptitaj de la hungara parlamento. Inter tiuj novaj leĝoj, teksto altigas la nombron de kromaj horoj permesataj ĉiujare, de 250 ĝis 400. Aliparte, la leĝo plilongigas la limdaton por pago de tiuj horoj ĝis tri jaroj, kompare kun jaro ĝis nun.
Miklós Hajnal estas porparolanto de la manifestacio: «Hodiaŭ, en la parlamento ili enbatis la lastan najlon en la ĉerkon de la demokratio. Tio estas la lasta etapo antaŭ kreado de unupartia ŝtato».
La manifestaciantoj, ĉirkaŭ la parlamento, estis forpuŝitaj fare de la polico per pipro-gaso.
Laŭ Dániel Bozsik, korespondanto en Budapeŝto: «La manifestaciantoj mobilizataj kontraŭ tiu «leĝo de sklaveco» kolektiĝis antaŭ la parlamento, paŝadis en la urbo blokante vojojn kaj pontojn, ĝis la sidejo de la Fidesz, partio de la prezidento Viktor Orban, kie mi troviĝas nun».
La parlamento adoptis ankaŭ kreadon de administraciaj tribunaloj, kies sendependeco estas relativa, ĉar ili rekte dependas de la Ŝtato.
