Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2018 4 22 /11 /novembre /2018 13:52

22/11/2018

La OSKE nomumis meze de novembro aŭstrian spertulon, Wolfgang Benedek, por enketi pri la malobservadoj plenumintaj en Ĉeĉenio kontraŭ la GLATaj personoj kaj la aktivuloj de la civitana socio. Por la unua fojo, la «mekanismo de Moskvo» [*] estas uzata por pridemandi Rusion pri la malobservadoj plenumintaj kontraŭ la homaj rajtoj, aŭ responde al malobservadoj de la rajtoj de la GLATaj personoj.

Ĉar Rusio rezignis kooperadi kun la «mekanismo de Moskvo», la spertulo laboras el Vieno. Li komencis siajn unuajn intervjuojn, dialogante kun viktimoj de torturoj kaj persekutoj, kaj kun reprezentantoj de la Ĉeĉenia civitana socio. Li estis mandatita por taksi el jura vidpunkto la malobservadojn pri Homaj rajtoj plenumintajn inter januaro 2017 kaj nuntempe, en la Kaŭkazia Respubliko.

La enketo pri la malobservadoj pri Homaj rajtoj en Ĉeĉenio temos ĉefe pri :

  • Truditaj malaperigoj, arbitraj enkarcerigoj ; torturoj kaj eksterjuĝaj ekzekutoj kontraŭ personoj celitaj pro sia seksorientiĝo aŭ genra identeco, perceptita aŭ reala.
  • La atakoj kontraŭ defendantoj de civiluloj, advokatoj, sendependaj amasinformiloj aŭ organizaĵoj de la civitana socio. Inter ili, la organizaĵo Memorial, membro de la Internacia Federacio de la Ligoj de Homaj rajtoj en Rusio, kaj kies reprezentanto en Grozno, Oyub Titiev, kiu plu estas arbitre enkarcerigita.

La raporto ebligos kvalifiki la malobservadojn plenumintajn de Rusio, koncerne ĝiajn enĝaĝiĝojn kiel membro de la OSKE. Antaŭ la 20-an de decembro, Wolfgang Benedek liveros raporton al la OSKE kaj al Rusia Federacio, kiu entenos rekomendojn cele al solvado de tio, kion la Internacia organizaĵo priskribis kiel «krizon pri homaj rajtoj ekstreme gravan».    

La enketo estis lanĉita kadre de specifaj proceduroj ellaboritaj de la OSKE: la «mekanismo de Moskvo», por studadi la malobservadojn plenumintajn en siaj Membro-ŝtatoj. Por la unua fojo la «mekanismo de Moskvo» estas uzita pridemandante Rusion pri la malobservadoj de la homaj rajtoj. Ankaŭ unuafoje, la Ŝtatoj de la OSKE baziĝas sur ĝi responde al la malobservadoj de la rajtoj de la GLATaj personoj.

 

[*] En aŭgusto 2018, 15 Membro-Statoj de la OSKE pridemandis Rusion pri  asertoj koncerne malobservadojn pri homaj rajtoj plenumintajn en Ĉeĉenio de post januaro 2017. La nekapableco de Rusio liveri respondojn kondukis 16 Membro-Statojn sin turni al la «mekanismo de Moskvo» la 1-an de novembro 2018. Tiu «mekanismo» ebligas kreadon de mallongdaŭra misio de enketo. De post ĝia kreado, tiu «mekanismo de Moskvo» estis uzita sepfoje.

«Dum la rusiaj aŭtoritatoj plu neas la amasajn malobservadojn – inter kiuj eksterjurajn ekzekutojn – plenumitajn en Ĉeĉenio, la enketo lanĉita kadre de la «mekanismo de Moskvo» estigas esperon, ke la vero estos baldaŭ starigita, eĉ se la aŭtoritatoj plu rifuzas kooperadi kun la misio de spertuloj. La «mekanismo de Moskvo» specifas, ke ĝiaj konkretaj rekomendoj ne limiĝos al la OSKE, sed estos adresitaj ankaŭ al aliaj internaciaj instancoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj» 

Igor Koĉetkov, Direktoro de la Russian LGBT Network 

(Asocio de Sankt-Peterburgo, kiu havis fundamentan rolon en helpo al la GLATaj personoj, viktimoj de malobservadoj plenumitaj de post januaro 2017 en Ĉeĉenio).

16/07/2017

Ĉeĉenio:  Ramzan Kadirov deklaris: «Ni devas forĵeti gejojn por purigi la ĉeĉenan sangon»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/07/cecenio-ramzan-kadirov-deklaris-ni-devas-forjeti-gejojn-por-purigi-la-cecenan-sangon.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }