
16/07/2017
La prezidento neis la persekutojn malkaŝitajn en aprilo, fare de enketo de la rusia opozicia ĵurnalo Novaja Gazeta.
Demandita pri «la supozataj arestadoj, forkaptoj kaj torturoj de samseksemuloj en Ĉeĉenio», Ramzan Kadirov asertas, ke en Kaŭkaza Respubliko, «Ni ne havas tiajn homojn». Tri monatojn post la malkaŝoj, koncerne persekutojn, kies viktimoj estas la ĉeĉenaj samseksemuloj, la prezidento de tiu respubliko de Kaŭkazio konsentis elvoki rapide tiun temon, dum intervjuo realigita vendredon 14an de julio kun ĵurnalisto de la usona kabla televidkanalo HBO.
La Ŝtatĉefo, aliancano de Vladimir Putin, videble incitita de la demando de la ĵurnalisto, daŭrigis: «Se gejoj ekzistas en Ĉeĉenio, forkonduku ilin al Kanado. Al Dio plaĉu, forprenu ilin, ke ni ne havu de ili ĉi tie. Por purigi nian sangon. Se estas de ili ĉi tie, forprenu ilin».
«Ili estas la diablo. Ni devas forĵeti ilin, ili ne estas homoj», daŭrigis la ĉeĉena Ŝtatĉefo: «Dio punu ilin pro la akuzoj, kiujn ili starigas kontraŭ ni. Ili devos respondi antaŭ Dio», li aldonas, neante la persekutojn malkaŝitajn en aprilo fare de enketo de la rusia opozicia ĵurnalo Novaja Gazeta.
La persekutoj daŭras
La persekutoj kontraŭ la samseksemuloj, kiuj ĉesis dum la ramadano, rekomenciĝis en Ĉeĉenio, asertis la NRO Russian LGBT network, la 1an de julio. «Dekoj da personoj kontaktis nin ĉe nia helptelefono. Ili diras al ni, ke la aŭtoritatoj provas akuzi la gejojn per falsaj pruvoj, jen ŝtelado, jen terorismo. Tio okazas nun aŭ tuj okazis», maltrankviliĝas Igor Koĉetkov, direktoro de la rusia GLATA-retejo, dum vizito en Parizo.
Laŭ Novaja Gazeta, pli ol cent samseksemuloj estis arestitaj tiujn lastajn monatojn en tiu rusia respubliko de Kaŭkazio, kie la aŭtoritatoj instigas iliajn familiojn mortigi ilin por «savi sian honoron». Ankaŭ laŭ la ĵurnalo, almenaŭ du personoj estis murditaj de iliaj proksimuloj, kaj tri mortis post torturoj.
La prezidanto de la rusia GLATA-reto, asertas siaflanke, ke «ses gejoj estis mortigitaj» en tiu respubliko konservativa kaj islama. Li taksas je 300 ĝis 600 la nombron de ĉeĉenaj samseksemuloj, kiuj estis enkarcerigitaj kaj torturitaj en neoficialaj lokoj, kiel forlasitaj lernejoj aŭ garaĝoj. Inter «60 kaj 70» el ili estis «delokitaj» al aliaj rusiaj provincoj, el kiuj 14 estis de tiam akceptitaj en aliaj landoj kun «humanitara vizo kaj garantiata azilo», li asertis.