Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 novembre 2018 5 23 /11 /novembre /2018 15:30
Ahmed Gamil (AFP/Arkivoj)

23/11/2018

La internacia organizaĵo Human Rights Watch denuncis dimanĉon 18-an de novembro la arestadon en Egiptio de almenaŭ 40 advokatoj kaj aktivuloj-defendantoj de la homaj rajtoj dum la lastaj semajnoj. HRW alvokas la egiptiajn aŭtoritatojn, malkaŝi la detenlokojn de tiuj personoj, liberigon de tiuj, kiuj nur uzadis siajn rajtojn kaj por la aliaj, aperigon antaŭ juĝisto.

Pluraj egiptaj organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj konfirmis la arestadon de almenaŭ 31 personoj: aktivuloj kaj advokatoj-defendantoj de la homaj rajtoj, ankaŭ membroj de homhelpaj organizaĵoj, kiuj helpas la familiojn de politikaj malliberuloj.

La egiptiaj organizaĵoj esprimis sian «ekstreman maltrankviliĝon pro la ekscesoj suferitaj de la defendantoj de Homaj rajtoj: arbitraj arestadoj, malaperigoj aŭ malpermeso forlasi la teritorion, pretekste de falsaj asertoj». Tiuj akuzoj estas forpuŝitaj de la aŭtoritatoj, kiuj mencias, ke la arestitaj personoj estas akuzataj pri aparteno al terorisma organizaĵo: la Islama frataro. Inter la arestitaj personoj fakte figuras la filino de la eks-kunĉefo de la Frataro, Khayrat al-Shater, kaj ties edzo, ankaŭ advokatoj kaj aktivuloj, membroj aŭ proksimaj al la Islama frataro. 

06/06/2016

Egiptio : Internacia Amnestio petas de Eŭropa Unio, ĉesigi sian «komplicecon» en la represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/06/egiptio-internacia-amnestio-petas-de-europa-unuigo-ke-gi-cesigu-sian-komplicecon-en-la-represio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }