Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 octobre 2018 7 14 /10 /octobre /2018 15:06
© REUTERS/Jon Nazca 

14/10/2018

Bildo: Migrantoj devenintaj de Maroko trapasas la Ĝibraltaran Markolon ĝis Tarifa en Hispanio, la 27an de julio 2018.      

En Maroko, la Kontraŭ-rasisma grupo pri helpo kaj defendo de la eksterlandanoj kaj migrantoj (GADEM) denuncas milojn da arestadoj kaj trudajn delokigojn en la regiono de Tanĝero, kaj ankaŭ preskaŭ cent eksterleĝajn elpeladojn. 

La 11an de oktobro, norde de Maroko, la GADEM prezentis sian raporton «senpaga elpelado» en la ĉefurbo Rabato.  

Bazita sur atestoj, ĝi taksas, ke inter julio kaj septembro, en la sola regiono de Tanĝero, almenaŭ 7 720 ne marokaj personoj, estis viktimoj de arestado, kaj poste trudite delokitaj, ne sciante pri ilia administracia situacio.

La GADEM tiel denuncas rasisman politikon de la aŭtoritatoj. La grupo ankaŭ nombris 89 eksterleĝajn elpeladojn. Aliaj estas anoncitaj. Pli ol kvardek personoj ŝajne estas detenitaj en la subteretaĝo de la centra policejo de Tanĝero.

 

Teruraj karceraj vivkondiĉoj

Camille Denis, ĝenerala kunordiganto de la GADEM, priskribas la terurajn karcerajn vivkondiĉojn. La arestitaj migrantoj «kuŝas surtere. En la raporto, fotoj montras ilin sur matracoj, tute proksimaj unuj al la aliaj. Ili ne havas kovrotukojn kaj surhavas la saman vestaĵon ol tiuj, kiujn ili jam surhavis dum ilia arestado. Tiam estis varma periodo, ili do plu estas kun t-ĉemizo kaj ŝorto. Ili plendegas nun pro malvarmo».  

Aliparte, «La necesejo ne estas malfermita dum la tuta tago. Nokte, ĝi estas fermita, ili do estas devigataj urini en plastaj boteloj, kiuj stariĝas ĵus apud ilia kapo. Ni posedas fotojn, kiuj atestas pri tio. La aliro al sano estas ekstreme limigita. Videblas, ke kelkaj havas pansaĵon. Nun ĉi tie, kvar personoj estas grave malsanaj kaj tute ne estas kuracitaj».

GADEM mencias multajn kazojn de perforto, kiam la policistoj venas matene por alvoki la elpelitajn personojn, aŭ ĉe la flughaveno, je la momento, kiam ili eniras en aviadilon, okaze de rezistado.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }