
13/10/2018
Bildo: Dekoj da miloj da personoj plenigis la urbo-centron por protesti kontraŭ la antaŭnelongaj ksenofobiaj misagadoj oriente de Germanio.
Flagrubando: KONSTRUI PONTOJN, NE MUROJN!
Laŭ la kolektivo, kiu organizis la kolektiĝon, ĉirkaŭ 150 000 personoj surstratiĝis, por protesti kontraŭ la kreskado de ekstremdekstro en Germanio.
Pluraj dekoj da personoj surstratiĝis en Berlino, sabaton 13an de oktobro, por protesti kontraŭ malamo kaj rasismo, post la antaŭnelongaj ksenofobiaj incidentoj, kiuj okazis oriente de Germanio, kaj kiu ŝokis la landon.
La kolektivo #unteilbar (nedividebla), kiu organizis la kolektiĝon, elvokas la nombron de 150 000 partoprenintoj. Ĝis nun, la polico de Berlino, ne komunikis oficialan nombron. «Temas pri sukceso», laŭ Theresa Hartmann, porparolantino de la kolektivo, kiu atendis ĉirkaŭ 40 000 partoprenontojn.
«Kriu tion klare, ni ĉiuj estas nedivideblaj!», skandis la partoprenintoj, paŝante sub brila suno kaj someraj temperaturoj kore de la ĉefurbo. Ili poste atingis la faman Brandenburgan pordegon, kie famuloj de la germana muzikmedio ludis publike. «Nenia loko estas ĉi tie por la nazioj!», «Marsavado ne estas krimo!», «Pli da amo, malpli da malamo!» estis skribite sur la afiŝtabuloj.
La kolektivo #unteilbar konsistas el diversaj NROj, artistoj kaj privataj personoj. Ĝi jam kolektis milojn da personoj sur la stratoj de Hamburgo kaj Munkeno pasintajn semajnojn. Kuniĝis kun ĝi sindikatoj kaj organizaĵoj religiaj aŭ homhelpaj.
Kontraŭ ĉiaj diskriminacioj
Per la agadvorto «Por socio libera kaj malferma – kontraŭ ekskludo, solidareco!», temis pri protestado kontraŭ la rasismo vehiklata de ekstremdekstro, kiu eniris en la Ĉambron de deputitoj antaŭ jaro.
Alternativo por Germanio (AfD), bazas sian sukceson sur la timo de la Germanoj post la alfluado de pli ol miliono da rifuĝintoj inter 2015 kaj 2016 en la landon. Fine de aŭgusto, manifestacio de ekstremdekstraj aktivuloj finiĝis kiel «ĉaspersekutado» kontraŭ eksterlandanoj sur la stratoj de Chemnitz, ĵus post la murdo de juna Germano, atribuita al rifuĝinto. Kelkaj manifestaciis kun hitlera salutgesto.
La organizantoj volis ankaŭ protesti kontraŭ ĉiaj diskriminacioj, kontraŭ la morto de migrantoj en Mediteraneo, la kreskado ne neegalecoj, kaj la atencoj kontraŭ la sociala Ŝtato. Ankaŭ politikaj respondeculoj – ĉefe maldekstraj – subtenis la iniciativon, kiel la ministro pri fremdaj aferoj Heiko Maas. «Ni estas buntaj, nedivideblaj. Tion ni montras hodiaŭ al ĉiuj, kiuj volas dividi nin», publikigis la soci-demokrato en sia tviterpaĝo.

