
15/10/2018
Bildo:Kien iras la nuboj?
Matteo Salvini plu atakas la urbestron de Riace, tiu malgranda komunumo de Kalabrio, kies politikon pri akceptado de migrantoj, li kvalifas kontraŭleĝa.
La itala ministro pri internaj aferoj ordonis sabaton, delokigon de la ĉirkaŭ 200 migrantoj el la vilaĝo al pli grandaj akceptejoj ekde venontsemajne.
La urbestro de Riace, Domenico Lucano, komunisma simpatianto, estis hejmarestita komence de la monato. Li estas akuzita pri helpo al kaŝmigrado. Sed tiu ĉi rezistas kaj asertas, ke la migrantoj restados en lia vilaĝo.
«Ili ne foriros, ĉar ili havas nenian lokon por iri kun siaj gefiloj. Multaj familioj travivas la saman situacion. Antaŭnelonge, iu foriris, ĉar lia kazo estas necerta, sed plejparte el ili havas nenian lokon por iri», li deklaris al la amasinformiloj.
De pluraj jaroj, Domenico Lucano luktas kontraŭ la senpopoliĝo de Riace, akceptante migrantojn, al kiuj azilrajto estis rifuzita.
Sed la registaro akuzis lin, ke li plenumas tiun politikon danke al eŭropaj kaj italaj fondusoj, kaj organizis aranĝitajn geedziĝojn inter loĝantoj kaj migrantoj.


