29/08/2018
Angela Merkel kondamnis la nov-naziajn aktivulojn, kiuj alfluis en Chemnitz, oriente de Germanio. La urbo estis scenejo de murdo atribuita al eksterlandanoj, kio estis preteksto al perforta senbridiĝo.
Ekstremdekstraj manifestaciantoj efektivigis surstratan homĉasadon por persekuti eksterlandanojn kun senkaŝaj naziaj salutoj. Alfrontiĝoj okazis kun policistoj. Tiuj scenoj okazas de antaŭ du tagoj en Chemnitz, oriente de Germanio. La Saksa urbo ektumultiĝis post la morto, dimanĉon 26an de aŭgusto, de Germano 35-jara dum kverelo. Du suspektatoj siria kaj iraka estis arestitaj.
Chemnitz, ekstremdekstra influareo
Tiu elmontro de forto fare de senkompleksa ekstremdekstro, estigis maltrankvilan reagon de Angela Merkel: «kion ni vidis, ne estas tolerebla en jurŝtato. Tiuj bildoj de kolektiva homĉasado, kaj tiuj malamegaj manifestacioj ne estas tolereblaj en jurŝtato». La radikala kontraŭ-islama movado Pegida naskiĝis en tiu regiono. Fronte al tiuj, kiuj volas haltigi la fluon de azilpetantoj, kontraŭ-faŝistoj provis bari al ili la vojon. En Dresdo, ĉefurbo de Sakso, ekstremdekstro ne sukcesis kolektiĝi mardon 28an de aŭgusto. Sed emocio kreskas en Germanio, kie tiuj ekscesoj vekas doloran estintecon.