Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 août 2018 4 30 /08 /août /2018 18:26

30/08/2018

Bildo: konstruaĵo detruita de aerbombardoj en Idlib, en Sirio, la 25an de aŭgusto 2018. (OMAR HAJ KADOUR / AFP) 

Laŭ spertuloj, limigita militoperaco povus celi kelkajn sektorojn de tiu provinco, plu regataj de la ribeluloj. 

Ofensivo de la reĝimo kontraŭ la provinco Idlib, nord-okcidente de Sirio, povus okazigi ĝis 800 000 civilaj delokitoj, kiuj vivas jam en malfacilaj kondiĉoj, alarmis UN merkredon 29an de aŭgusto. Tiu lasta granda ribela influareo en Sirio, provinco situanta ĉe la turka landlimo, estas celata de la registaro de Baŝar Al-Asad, kaj de ĝia rusia aliancano. Laŭ spertuloj, limigita militoperaco povus celi kelkajn sektorojn de tiu provinco.     

«La jam alta nombro da personoj, kiuj bezonas humanitaran helpon povus kreskadi danĝere», opiniis la porparolanto en Damasko de la Buroo de kunordigado pri la humanitaraj aferoj ĉe UN (OCHA), en intervjuo de AFP. La respondeculo de UN substrekis «la vastegan amplekson de la humanitara katastrofo, kiu povus okazi en la regiono de Idlib».

       

UN timas, ke la humanitara helpo ne eblos   

Sume, ĉirkaŭ tri milionoj da loĝantoj vivas en Idlib, kaj en ribelaj enklavoj de la najbaraj provincoj Hamao, Alepo kaj Latakio, laŭ OCHA. Preskaŭ duono el ili estas delokitoj, kiuj kelkafoje fuĝis la perfortojn aliloke en Sirio, detruita de post 2011 fare de mortiga milito. Tiu milito okazigis pli ol 350 000 mortintojn. Du milionoj da personoj estas konsiderataj kiel vundeblaj individuoj, kiuj bezonas humanitaran helpon.

Por tiuj civiluloj, nutraĵoj, medikamentoj kaj humanitaraj helpoj liverataj ĉiumonate de Turkio fare de UN kaj NROj estas gravegaj. «Ni timas, ke la humanitara helpo nun liverata tra la turka landlimo ne plu eblos, bedaŭras la porparolanto de OCHA. Tio afliktos la personojn (...), kiuj plej bezonas ĝin, kaj kalkulas pri tiu asistado».      

Tiujn pasintajn monatojn, dekoj da miloj da ribeluloj kaj civiluloj estis translokitaj al Idleb. Ili estis devigataj forlasi ribelajn influareojn aliparte en Sirio, rekonkeritaj de la reĝimo, post mortigaj ofensivoj, kaj akordoj de kapitulaco. La sorto de Idlib estigis kreskantan maltrankvilon ĉe la Konsilio pri sekureco de UN, kie pluraj landoj esprimis mardon sian antaŭtimon por la vivo de milionoj da personoj. Turkio, kiu akceptas sur sia teritorio ĉirkaŭ tri milionojn da siriaj rifuĝintoj, fermis sian landlimon, kaj limigas la trapasadojn.     

Video 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }